Kiu estas por bono de honkonga demokratio?

Xiong Publikigita: 2021-12-20 18:30:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La elektado por la 7a Leĝodona Konsilio de Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estis glate kaj orde finita. La 20an de decembro la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron “Honkonga demokratia evoluado sub ‘unu lando kun du sistemoj’”, kiu metode retrorigardas la konstante evoluan kaj progresan iradon de la honkonga demokratio, komplete eksplikas la esencajn principojn de la ĉina registaro subteni ke Honkongo disvolvu demokratian sistemon konforme al sia reala stato. Kiu estas por bono de la honkonga demokratio? Kiu subfosas kaj malebligas la honkongan demokration? Pri tiuj du esencaj demandoj la blanka libro donis respondojn pli ol klarajn.

Retrorigarde al la historio, dum unu kaj duona jarcento kiam Britio kolonie regis Honkongon, multfoje malpermesis al la loko fari demokratian reformon, kaj tiam en Honkongo ekzistis nenia demokratio. En la jaro 1997 Honkongo revenis al sia patrujo, tiam la honkongaj civitanoj unuafoje fariĝis vera mastro, kaj enkadre de “unu lando kun du sistemoj” ili ekadministris la aferojn en la sfero de aŭtonomeco.

La praktiko pruvis, ke la demokratia sistemo kreita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro, konforma al la principo de “unu lando kun du sistemoj” kaj al la honkonga reala stato, absolute garantias la demokratiajn rajtojn kaj liberecon de la plej vasta honkonga civito. La centra registaro, por ke demokratio konstante disvolviĝu en Honkongo, faris grandan klopodon.

Ĝuste kiel la blanka libro montras, ke en la procezo de demokratia evoluado dum pli ol 20 jaroj aperintaj ĉefaj demandoj esence ne estis pri demokratio, sed pri tio, ĉu persisti en la principo de “unu lando kun du sistemoj” aŭ ne. Tio estas demando pri secesio aŭ antisecesio, pri renverso aŭ antirenverso, kaj pri interveno aŭ antinterveno. La fortoj malordigintaj Honkongon kaj eksteraj rivaloj post ili ja ĝuste estis ĉefaj krimuloj, kiuj malebligis la demokratian evoluadon de Honkongo.

Nun la diversaj rondoj de Honkongo estas plenaj je atendo pri novaj membroj de la Leĝodona Konsilio, kaj la honkonga demokratia progresiĝo prezentas novajn perspektivojn. La centra registaro plue subtenas, ke Honkongo iru demokratian evoluvojon konforman al sia realo, kaj ke Honkongo direktu sin al leĝadministra kaj bonrega registaro. Interveno kaj subfoso de kiaj ajn eksteraj fortoj destine malsukcesos, kaj la honkonga demokratia vojo estos ĉiam pli larĝa kaj glata.

Dividu