Misfamigo de Honkongo fare de Okcidento havas nenian signifon

Xiong Publikigita: 2021-12-21 18:57:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post “kvinokula alianco”, en la 20a de decembro la grupo de sep landoj (G7) publikigis tielnomatan komunan deklaracion de ministroj pri eksterlandaj aferoj, farante kalumnion al la elektado de la 7a Leĝodona Konsilio de Honkonga Speciala Administracia Regiono, kiu ĵus finiĝis, kaj malhonorante Honkongon, ke ĝiaj demokratiaj elementoj estis koroditaj. Ankaŭ la usonaj Ŝtata Departemento kaj Financa Ministerio agis tiel, la antaŭa transdonis al la Kongreso plej novan raporton “Aŭtonoma Leĝo pri Honkongo”, kaj la lasta refoje faris sankciojn kontraŭ kvin ĉinaj ŝtatoficistoj.

Ŝajne rimedoj multas, sed esence rutinas. Tia ludado farita de Usono kaj iuj okcidentaj landoj estas nur por sin amuzi, ĉar la tutmondaj popoloj jam sentas en tio abomenon. Ĉiuj vidis, ke jam sukcesis la elektado de la Honkonga Leĝodona Konsilio, do ĉia penado de G7 nigrigi Honkongon havas nenian signifon.

La deklaracio de G7-ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj la raporto de la usona Kongreso ĉiuj ripetis kliŝojn, sen ia ajn inspiro. G7, en la mantelo de demokratio, atakis, ke la honkonga nova elektosistemo limigas opcion de voĉoj, kio estas komplete malica kalumnio.

Patriota regado estas fundamenta politika etiko internacie konata, “regado de patriotoj super Honkongo” estas esenca senco de “unu lando kun du sistemoj”. En tiu ĉi elektado de la Honkonga Leĝodona Konsilio la kompetentaj kandidatoj venis el diversaj rondoj, grupoj kaj tavoloj, kaj ili faris ardan debaton ĉirkaŭ temoj de ekonomio, popola vivteno kaj aliaj. Do la mensogo ke la nova elektosistemo “subpremas demokration” jam estas disrompiĝis, sen atako.

Evidente, ĉu “kvinokula alianco”, ĉu G7, ili ĉiuj ŝajnigas sin malkomprenemaj. Ilia aĉa politika prezento ludas nenian rolon krom pruviĝi ke ili celas interveni en la internajn aferojn de Honkongo. Iliaj sankcioj ne timigos la ĉinan popolon, sed male lasos al la mondo pli klare vidi ilian veran intencon malordigi Honkongon.

Nun la demokratio kun honkongaj karakterizaĵoj evoluas prospere, kaj la bonaj administrado kaj regado malfermis novan ĉapitron. La malgloro de Honkongo fare de Usono kaj iom da okcidentaj landoj estas nur bruo, kiu ne povas detrui la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, nek malhelpas la paŝojn de la ĉina disvolvado. Antaŭ la historia tendenco ondanta ĉiam antaŭen kia ajn intenco ĝeni la demokratian procezon de Honkongo falos kaj fiaskos.

Dividu