La intenco de Usono “reteni Ĉinion per Xinjiang” sendube falos

Xiong Publikigita: 2021-12-22 21:50:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Ĉinio proklamis, ke konsidere al tio ke Usono, pretekstante homrajtan problemo de Xinjiang, laŭ sia interna leĝo faris sankciojn kontraŭ kvar ĉinaj ŝtatoficistoj, Ĉinio laŭ sia “Akto kontraŭ fremdaj sankcioj” praktikis reciprokajn kontraŭsankciojn, t.e. ekde tiu tago, en kiu la akto validiĝis, Ĉinio faris sankciojn kontraŭ kvar usonaj ŝtatoficistoj: prezidanto Nadine Maenza, vicprezidanto Nury Turkel, membroj Aunurima Bhargava kaj James Carr de la Usona Komisiono pri Internacia Religia Libereco.

La reago de Ĉinio staras sur la bazo de jurscienco kaj justeco. Ĉinio tiel faras, ne nur por firme protekti la ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn, sed ankaŭ neŝanceleble gardi la principojn de neinterveno en internajn aferojn kaj de suverena egaleco, kaj tio montras la distingan sintenon de Ĉinio kontraŭ hegemonio kaj politiko de forto.

La agoj kaj faroj de Usono krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, malobservis la internacian juron kaj la fundamentajn principojn de internaciaj rilatoj, kaj kaŭzis seriozan detruon al la internacia sistemo kun UN kiel centro. Jam pli frue Ĉinio multfoje eksplikis, ke la aferoj de Xinjiang pure apartenas al la internaj politikoj de Ĉinio, kaj Usono ne havas rajton, nek kompetentecon, fari intervenon; se Usono persiste kondutas tiel, Ĉinio nepre alprenas fortajn rimedojn por doni respondon. Tiu ĉi reciproka kontraŭsankciado pruvis, ke Ĉinio diris kaj nepre faros. Iu ajn homo, kiu li estas, ne subtaksu la decidemon kaj volon de Ĉinio protekti la interesojn.

Ĉe la demandoj pri Xinjiang Ĉinio havas konsekvencan sintenon – absolute malpermesi al kia ajn ekstera forto interveni en la aferojn de Xinjiang, kaj la intenco de Usono “reteni Ĉinion per Xinjiang” estas destinita malsukcesi. Usono devas kiel eble plej rapide malfari la sankciojn kontraŭ ĉinaj ŝtatoficistoj kaj ĉesigi intervenon en la aferojn de Xinjiang kaj en la internajn aferojn de Ĉinio. Se Usono daŭrigos sian agadon, Ĉinio faros pliajn respondojn laŭ la situacio.

Dividu