Kiu kulpas pri ĉi Kristnasko apenaŭ eltenebla por ordinaraj usonanoj

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-24 18:58:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Eĉ la kristnaska urbo ne povas sin liberigi de la ekonomia malordo de 2021,” tiel skribis la usona ĵurnalo Washington Post. Laŭ la takso de la Usona Kristarba Asocio, la ĉi-jare kristarba prezo altiĝis je 10%-30%, tiel ke fakuloj donis proponon al usonanoj: “Aĉetu pli frue, ne atendu ĝis kelkaj tagoj antaŭ Kristnasko!” “Ne estu elektema pri formo de arbo, do estu taktaj!”

Ke pli kara estas kristarbo nur estas faceto de elspezo ĉiam leviĝanta en la vivo de ordinaraj usonanoj. La novembra inflacio de Usono atingis 6,8%, kaj do tio estas plej alta post 39 jaroj. La prezo de nutraĵo, energio, aŭtoj, domluo kaj aliaj evidente iris supren. Ĝuste kiel la usona kanalo pri novaĵo kaj komerco por konsumantoj CNBC diris, ke la inflacio “forprenis” de usonanoj ĉiun parton salajraltigitan, sed tiu parto tamen ankoraŭ ne sufiĉis.

Fakte, ordinaraj usonaj civitanoj ne bezonas iri legi la Konsumantaran Prezan Indikon (KPI), ĉar preskaŭ ĉiu el la ĉiutagaj elspezoj rimarkigas, ke iliaj monujoj ŝrumpas nun. Multaj homoj restas en tia embaraso, ke la cifero de salajro grandiĝas, tamen ĝi fariĝas malgranda kiam oni aĉetas.

En Usono sub la pandemio la kapitalo iras privilegie kaj la riĉuloj agas prioritate, dum ordinaraj usonanoj sentas sin maltrakvilaj kaj senfortaj, kaj tia sento fortiĝas tagon post tago. Tiuj vaŝingtonaj politikistoj, plenaj de privataj interesojn en sia menso, devas porti la respondecon de tio ke ordinaraj usonaj homoj malfacile pasigos la ĉi-jaran Kristnaskon.

Dividu