Usono sendistinge mortiginta civilulojn ne rajtas paroli pri homaj rajtoj!

Pluveta Publikigita: 2021-12-24 20:06:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Kion mi vidis, ne estas serio de tragediaj eraroj, sed modelo de senpuneco: senpoveco trovi civilulojn, esplori surloke, elserĉi la kaŭzon kaj lerni el lecionoj, puni iun ajn aŭ eltrovi nedecan agon." Tio estas analizo de enketa raportisto Azmat Khan pri la agoj de la usona armeo en Mezoriento. La enketa raporto, kiun ŝi skribis, estis sinsekve publikigita en The New York Times lastatempe, rivelante la sekretaĵojn de la usona armeo mortiganta grandan nombron da civiluloj en la milito, kaj atentigis, ke Usono konstruis la sistemon intence kaŝantan la veran nombron da viktimoj en aviadilatakoj kaj legitimantan la vastigitan uzon de aviadilatakoj.

Tamen, la Blanka Domo ne respondis ĝis nun. Proparolanto de Usona Centra Komandejo Bill Urban diris indiferente, ke eĉ kun la plej bona teknologio en la mondo, eraroj ankoraŭ okazos... Ni provas lerni kiel eviti tiujn erarojn.

Kiom da animoj mortis en la militfajro de la usona armeo! Kiom da familioj estas disŝiritaj pro tio! Kiom da tragedioj ripetiĝis en la landoj de Mezoriento! La usona armeo eĉ intencas kaŝi tion per “eraroj”. Ĉu tio estas la "homaj rajtoj", kiujn la usona registaro pretendas defendi?

La tiel nomata "plej preciza aviadila atako en la historio" lanĉita de la usona armeo kontraŭ la siria urbo Raqqa rezultigis morton de 1 600 civiluloj.

Azmat Khan ankaŭ analizis, ke laŭ la logiko de la usona armeo, ne gravas, kiom da civilulaj viktimoj estas mortigitaj aŭ vunditaj, kondiĉe ke la atako estas decidita kaj aprobita de la komanda sistemo, ĉio do estas akceptebla. Ĉi tio montras, ke oferi civilulojn por armeaj avantaĝoj estas desupra maniero silente aprobita de Usono.

Kiel montrite en la raporto "La Limigoj kaj Malavantaĝoj de Usona Demokratio" eldonita de la Ĉina Societo por Homaj Rajtoj en la 23-a, "La historio plene pruvis, ke la eksportado de demokratio fare de Usono ne nur ne sukcesis alporti prosperon kaj disvolvon al la lokaj regionoj; sed alportis novan humanisman katastrofon ". Usono ŝuldas senfinajn sangajn ŝuldojn en Mezoriento kaj estas malplej kvalifikita por paroli pri homaj rajtoj! Ĝi malgravigis kaj perfuzis siajn proprajn krimojn, sed ĝi uzis la standardon de homaj rajtoj por riproĉi aliajn landojn, kaj tio elmontris la hipokritecon kaj duoblan normon de "usonaj homaj rajtoj"!

Dividu