La tiel nomata “akto” fabrikita de Usono pri Xinjiang estas monstra mensogo

Xiong Linping Publikigita: 2021-12-26 16:24:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"En Xinjiang ne ekzistas iu ajn organizaĵo, nek iu ajn homo, kiu devigus amason el kiaj ajn etnoj en ties laboro; ili okupas sin volonte kaj libere." Konsidere al tio, ke lastatempe Usono subskribis la tiel nomatan "Preventa Akto pri Deviga Laboro ĉe Ujguroj", en la 25a de decembro Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono okazigis gazetaran konferencon, malkaŝante per faktoj la monstran mensogon de Usono, kiu elfaris malican akton pri Xinjiang; la intenco de Usono estas evidenta, ke ĝi provas "reteni Ĉinion per Xinjiang".

Kio estas "deviga laboro"? Pri tio estas eksplicita difino en la kampo de internacia juro. Laŭ "Konvencio pri Deviga Laboro" de la Internacia Organizaĵo por Laboro, deviga laboro estas tia stato en kiu iu ajn estas devigita fari laboron aŭ servon kontraŭ sia propra volo kaj sub iaforma puno kiel minaco. Laŭ tia normo, do entute ne ekzistas "deviga laboro" en Xinjiang.

Kaj aliflanke, el la preskribo de ĉinaj leĝoj, xinjianganoj el ĉiuj etnoj havas egalan rajton havigi al si laborlokon, kaj tiu rajto estas protektata de la konsititucio, labora leĝo, laborkontrakta leĝo kaj aliaj koncernaj leĝoj. En kia laboro ili okupiĝas, kien ili iras por labori, kaj al kiu establo ili direktas sin por servi, pri ĉio ĉi tio ili mem decidas. La lastajn jarojn en Xinjiang oni intensigis trejnadon por dungitoj kaj aktive plivastigis la vojon al dungiĝo. Civitanoj el ĉiuj etnoj en Xinjiang havas pli fortan senton pri feliĉo kaj sekureco.

El ĉio, ĉu el la internacia konvencio, ĉu el la ĉina leĝaro, aŭ ĉu el la objektivaj faktoj, la tiel nomata "deviga laboro" de Xinjiang absolute estas monstra mensogo. Usono, surbaze de mensogoj, fabrikis malican akton, ĝia celo, esence, estas depreni la rajton de ĉiuetnaj amasoj de Xinjiang, aspirantan al riĉiĝo, por fine detrui la prosperon kaj stabilecon de Xinjiang kaj reteni la evoluadon de Ĉinio.

Sed la monstra mensogo, komploto kaj intrigo de Usono ne povas malhaltigi la prosperon kaj progreson de Xinjiang, nek la kreskadon de Ĉinio, kaj anstataŭe, en tio Usono perdos sian prestiĝon, kaj ĝia penado estas vana.

Dividu