​Politikigo de homrajto estas usona versio de “nova vesto de imperiestro”

Mirinda Publikigita: 2021-12-28 16:48:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usonaj politikistoj furioze pufreklamece laŭdadis la homrajtan temon kontraŭ Ĉinio. De fabriko de tiel nomata akto pri Xinjiang al nomumo de tiel nomata “speciala kunordiganto pri Tibeto”, Usono krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio pretekstante “homajn rajtojn”, kaj serioze rompis la internacian ordon kaj internaciajn regulojn. Ĝuste kiel diroj en la raporto publikigita de Ĉina Societo pri Homrajtaj Studoj, Usono forte faris politikigon de homaj rajtoj en internacia sfero, kio jam donis seriozan minacon al la tutmonda homrajta afero kaj kaŭzis ekstreme malican rompitan rezulton.

Amaso da faktoj pruvis, ke la homaj rajtoj nur estas seksokaŝilo por usona hegemonio kaj politika ilo de Usono por bati ĝiajn kontraŭulojn. Usona specialisto pri historio kaj internaciaj rilatoj de Nov-Jorka Universitato James Packer per analizo de aro da historiaj materialoj resumis, ke la tiel nomata homrajto iniciata de usona registaro tute ne rilatas kun la vera homrajta koncepto. La homrajta flago de Usono celas nur disvastigi ĝian tutmondan strategion.

Usono forte politikigis homrajton kaj serioze mapurigis la homrajtan koncepton. Tio ne nur donis detruan influon al la tutmonda homrajta regado, sed ankaŭ donis negativan influon al la usona hegemonio mem.

Unue ju pli alte Usono levis la bastonon de homrajta politikigo, ju pli multe malkovris ĝiaj fifamaj malbonfaroj en homrajto. Kiel usonaj politikistoj kuraĝe ludis rolon kiel homrajta juĝisto de aliaj landoj kiam ili ankoraŭ ne bone solvis ĝiajn proprajn homrajtajn demandojn inkluzive de rasdiskriminacio, perforta leĝplenumo kaj polarizado de malriĉuloj kaj riĉuloj.

Cetere ju pli furioze Usono efektivigis la homrajtan polikigon, ju pli klare la mondo vidis, ke Usono estas la plej granda fabrikanto de tutmonda homrajta katastrofo. Senĉese aperis agoj serioze invadaj la homajn rajtojn en Afganio, Irako, murdoj kaj kruelegaj torturoj. Usono senĉese detruis la sanan sistemon de tutmondaj homrajtaj aferoj por protekti sian hegemonion kaj puŝis aliajn landojn en tumultan kirlakvon.

Estas ironike, ke kiam la agaĉoj invadaj al homrajtoj estis malkovritaj kaj kritikitaj, usonaj politikistoj pli forte kriis “homrajtan sloganon” por ŝimki sian figuron. La granda retiro de la usona armeo en Afganio en 2021 estis rigardata de analizantoj turniĝo de la dekadenco de usona hegemonio.

La “nova vesto de imperiestro” estis forigita jam longtempe, usonaj politikistoj devas tuj ĉesi la malnoblan agon de homrajta polikigo. Se ili obstine ne revenos al la ĝusta vojo, la internacia hegemonio plenforte protektata de Usono certe bonvenigos la dekadencon en la venko de tutmonda homrajta afero.

Dividu