Rekorda milita elspezo de Usono provis ĝin kiel plej granda minaco por monda paco

Henggang Publikigita: 2021-12-30 19:35:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona prezidento Joe Biden subskribis la nacidefendan aŭtoritatan akton en financa jaro 2022, kiu rajtigas nacidefendan elspezon de 768 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 5% ol en la pasinta financa jaro. Usona surreta gazeto Slate diris, ke tiu estas la plej granda milita elspezo depost la dua Monda Milito malgraŭ konsidero de inflaciaj faktoroj. Tio refoje malkovris veran vizaĝon de Usono kiel militinstiganto kaj komercisto de armiloj kaj pruvis, ke ĝi vere estas la plej granda minaco por la monda paco.

Afgana milito jam finiĝis, kial Usono aranĝis defendan budĝeton de tiel multe da nombro? Pri la dubo, Robert Reich, profesoro de la usona universitato Berkeley, Kalifornio, donis respondon -- kombinaĵo de armeo kaj industrio. Li montris, ke la plej granda pelanto de usona militemo estas interesoj. Laŭ statistiko, entreprenisto pri armiloj de Usono donacis pli ol 47 milionojn da usonaj dolaroj por politikaj aktivadoj kaj polikistoj. Sub persvado de tenantaro de akiritaj interesoj, la milita elspezo de Usono pliiĝis jaron post jaro en la pasintaj jaroj.

Nun la usona registaro dronas en la ŝuldojn, la pandemio draste disvolviĝas en la lando, kaj la homoj kun malalta enspezo suferas severan atakon de inflacio. Sed la registaro koncentrite donas la monon al milita elspezo, kio nepre kaŭzos redukton de bazaj servoj urĝe bezonataj de la popolo. La ordinaraj civitanoj probable renkontiĝis kun malfacilo. La ĝojo de la Pentagono ĝuste fondiĝas sur la bazo de doloro de ordinaraj loĝantoj de la lando.

La akto ankaŭ aldonis maltrankvilon de la mondo pri daŭra provoko de tiu militema lando. En la pasintaj dudek jaroj, Usono praktikis militarismon en la nomo de batalo kontraŭ terorismo. Ĝi provokis militon kaj faris militajn agojn en 85 landoj de la mondo. La militoj mortigis pli ol 900 000 homojn kaj senhejmigis kelk-dek milionojn da homoj. Post retiro de la usona armeo el Afganio, la pliiĝo de milita elspezo donas dubon al homoj, ĉu la lando refoje disordigas la tutan mondon kaj donas katastrofon al ordinaraj homoj.

Dividu