Nefleksebla kaj prospera Ĉinio plu stimulos merkatan potencialon kaj kreos pli da ebleco por mondo

Selena Publikigita: 2022-01-01 19:04:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Robert Kuhn, prezidanto de usona Kuhn Fonduso diris, ke en la novjara mesaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping, Xi menciis, ke li vizitis multajn civitanojn por koni iliajn malfacilojn kaj bezonojn, kaj tio estas kortuŝa por Kuhn.

Laŭ kutimo, ĉina prezidanto donis novjaran mesaĝon por adresi festajn bondezirojn en ĉiu jaro. “En forfluganta tempo, ni vidas kaj sentas, estas nefleksebla kaj vigla lando.” En la novjara mesaĝo, prezidanto Xi retrorigardis multajn neforgeseblajn ĉinajn voĉojn, ĉinajn momentojn kaj ĉinajn rakontojn, laŭdis multajn ordinarajn laborantojn kun eksterordinaraj atingoj kaj montris, ke la lando spertis “la grandan mejloŝtonan eventon” en la pasinta jaro.

Ĉinio kun 1,4 miliardoj da loĝantoj, bone aranĝis proprajn aferojn, kio estas plej granda kontribuo al la mondo. En 2021, la kontribuo estas aparte evidenta.

Higvie Hamududu, prezidanto de Zambia Partio de Nacia Unuiĝo konsentis paroladon de prezidanto Xi, dirante, ke Ĉinio sukcese eliminis absolutan malriĉecon, kaj dek milionoj da homoj estis liberigitaj de la malriĉeco. Diversaj landoj devas lerni kaj tiri spertojn de Ĉinio, ĉar tio estas efika.

La plej bona memoro al la historio estas kreo de nova historio. Rigardante al la perspektivoj de 2022, Ĉinio estas preta.

Post unu monato, malfermiĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris en la novjara mesaĝo, ke li havas fidon okazigi sekurajn vintrajn olimpikojn kaj atendas, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj akiros plenan sukceson. Li opinias, ke Pekino skribos historion.

En tiu ĉi jaro, Ĉinio gastigos renkontiĝon de gvidantoj de BRICS-landoj kaj aktive partoprenos en multaj internaciaj pintkonferencoj kaj aktivecoj. Ĉinio plu subtenos realan multflankismon, firme protektos internacian sistemon kun la UN kiel la kerno kaj internacian ordon kun la internacia leĝo kiel la bazo kaj kontribuos “ĉinan projekton” por solvi “mondajn demandojn”.

Dividu