La Pekinaj Vintraj Olimpikoj montros la forton de "unueco" al la mondo

Lucia Publikigita: 2022-01-05 16:02:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post unu monato komenciĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Nuntempe, la mondo alfrontas multajn defiojn: la novkronvirusa epidemio daŭre disvastiĝas, plue ekzistas krizoj de konfido, diferencoj kaj konfliktoj inter landoj, kaj politika bruo eĉ influas la sportan eventon. En ĉi tiu kunteksto, la sukcesa okazo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, forigante ĉian ĝenon, certe plifortigos la amikecon inter popoloj de ĉiuj landoj, kaj plifortigos la fidon de la homoj pri venkado de malfacilaĵoj kaj lasos la "pli kunigitan" olimpikan spiriton brili.

Prezidanto Bach lastatempe skribis en la revuo "Olympic Review", ke la Vintraj Olimpikoj de Pekino en 2022 estos grava momento por unuigi la mondon per paco, amikeco kaj solidareco.

Kiel la unua urbo, kiu gastigis la Somerajn Olimpikojn kaj gastigos la Vintrajn Olimpikojn, Pekino certe atingos grandan sukceson.

"Pli rapida, pli alta, pli forta kaj pli unuiĝinta" - jen estas la voko de la Olimpika Movado al la mondo. Unu monaton poste, Pekino prezentos al la mondo "simplan, sekuran kaj brilan" sportan eventon. Ĝis revido post unu monato.

Dividu