Ĉinio ĉiam strebas al “starigo de senatomarmila mondo”

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-06 18:13:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Komence de la nova jaro gvidantoj de Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Francio, kiuj posedas atomajn armilojn, kune publikigis “Komunan deklaracion pri prevento de atomaj armiloj kaj evitigo de konkuro en armado”. En ĝi oni avertas, ke “ne estos venko en nuklea milito, nek estos permesite al ĝi okazi”, kaj oni asertas refoje, ke “ili ne direktu atomajn armilojn unu al la alia aŭ al iu ajn alia lando”, celante fine, kun “la principo ne atenci la sekurecon de ĉiuj landoj, starigi senatomarmilan mondon”.

Tio estas la unua fojo, ke la kvinlandaj gvidantoj publikigis komunan deklaracion pri atomarmiloj, kio reprezentas la plej grandan komunan divizoron de tiuj kvin landoj pri atomarmila politiko, kaj esprimas la komunan volon malebligi nuklean militon, konservi tutmonde strategian stabilecon kaj redukti la krizon de nuklea konflikton. La internacia komunumo aprezis tion ĝenerale.

Laŭ “Traktato pri nedisvastigitaj atomarmiloj” Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Francio estas landoj, kiuj legitimite posedas atomajn armilojn, kaj ili kvin ankaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN. Por tio tiuj kvin landoj havas grandan respondecon por gardi la internaciajn pacon kaj sekurecon. En tiu ĉi komuna deklaracio la kvinlandaj gvidantoj emfazas malebligi nuklean militon kaj evitigi armadan konkuron, kaj tio sendube utilas pliigi strategian konfidon unu de la alia kaj mildigi la maltrankvilon pri tutmonde strategia sekureco.

Dividu