Kial usonaj politikistoj maltrankviliĝas pri ekspoziciejo de Tesla en Xinjiang

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-06 20:14:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pro tio ke la usona aŭtentrepreno Tesla lastatempe tenis sian ekspoziciejon en Xinjiang, ĝin alterne atakis politikistoj de la lando, al kiu ĝi apartenas. Rubio, kiu estas usona kontraŭĉina politikisto kaj ankaŭ unu el la ĉefaj akcelantoj de la tiel nomata “Preventa Akto pri Deviga Laboro ĉe Ujgaroj”, en la unua tempo esprimis “indigno” en socia retejo. Dume, Pusaki, proparolistino de la Blanka Domo minacis al Tesla, ke ĝi “frontos al risko de seriozaj leĝo, prestiĝo kaj klientoj”.

Kiel tutmonde fama marko de elektraŭto, Tesla jam malfermis pli ol 200 spert-vendejojn kaj servajn centrojn. Kial la ĉi-foja malfermo de ekspoziciejo en Xinjiang vekis tiom grandan reagon de usonaj politikistoj? La kialo sin trovas en tio, ke tiu ĉi agado de Tesla ĝuste malkaŝis la monstran mensogon pri Xinjiang, kaj malfermis al la mondo la klaran fenestron de la vero pri Xinjiang. La indigno kaj minaco, kiujn usonaj politikistoj elmontris, estas nenio alia, ol ilia ekstrema maltrankviliĝo.

Ke Tesla tenas sian ekspoziciejon en Xinjiang, tio refoje pruvas, ke la usona tielnomata “Preventa Akto pri Deviga Laboro ĉe Ujgaroj” entute plenas je mensogoj.

La malfermo de ekspoziciejo fare de Tesla ankoraŭfoje malkaŝas la mensogon de usonaj politikistoj pri Xinjiang, kiuj intencas difini la aŭtonoman regionon Xinjiang “povra kaj postiĝinta”. Sed, kontraŭ ilia atendo, Tesla igis la mondon bone vidi la fakton, ke Xinjiang estas aperta, prospera kaj evoluanta.

Dividu