“Usoneca demokratio” malsaniĝas pli grave post unu jaro

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-07 20:55:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉiufoje, kiam Harper White rigardas la kupolon de la Kapitolo, la tago, do la 6a de januaro 2021, venas al li en la memoron. Tiutempe, li enfermis sin en iu oficejo nur kelkajn paŝojn for de la salonego de la Ĉambro de Reprezentantoj. Kiam eksonis pafado, li provis kaŝi sin en keston grandan nur je duono de sia korpo.

Tiutage la usona ĵurnalo Washington Post raportis, kiel la usona asistparlamentano Harper White persone spertis la tumulton ĉe la Kapitolo. En la sama tago li faris paroladon antaŭ kelkcent homoj ĉe la domego. Dum, je tri mejloj fore de li, amaso da homoj manifestaciis, subtenante tiujn, kiuj estis malliberigitaj pro kreo de tumulto. Kia kontraŭstara spektaklo! Tio estas reala ke en la pasinta jaro Usono falis en dissplitiĝon. La mondo vidis, ke “usoneca demokratio” malsaniĝas pli grave.”

Ĝis hodiaŭ, ĉu la evento de la Kapitolo estas ribelo aŭ protesto por protekti la justecon de la balotkampanjo, tio ankoraŭ estas disputata inter la du partioj. La enketo de la usona informagentejo Associated Press montras, ke 30% de la respublikanoj opinias la eventon “neperforta”, dum 90% de la demokratoj taksas ĝin “tre perforta” aŭ “ekstreme perforta”. Kiel difini la econ de la evento, tio jam estas atesto de fideleco de politikistoj pri sia partio. Katastrofa evento estas reduktita al politika ilo, kio sendube estas granda honto por “usona demokratio”.

Demokratio ne estas ornamaĵo, sed ĝi devas solvi kion la popolo urĝe bezonas solvi. Nuntempe, “deficito de demokratio” ŝokas eĉ Usonon mem. Tiuj usonaj politikistoj devas forlasi egoismon kaj tiranecon kaj rapide fari kuracon por “usona demokratio”.

Dividu