Kiu do estas “minaco” de la regiono Azi-Pacifiko

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-09 19:19:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de januaro okazis interreta kunveno de usona kaj japana defendministroj (2+2) kaj poste ili faris komunan deklaracion. En tiu okazo ili denove energie bruis pri Ĉinio kaj “minaco el Ĉinio”, kaj aldone, subskribis novan interkonsenton pri defenda kunlaboro. Kaj unu tagon antaŭe, Japanio kaj Aŭstralio komentaĉis la internajn aferojn de Ĉinio kaj, por altigi defendan nivelon, subskribis “Reciprokan Konvencion por Landeniro”.

Komence de la nova jaro, kiam la azi-pacifikaj popoloj aspiras pri paco kaj stabileco, tiuj du kunvenoj plenaj de pensoj pri malvarma milito ombras la pacon kaj stabilecon de la regiono Azi-Pacifiko. Usono, varbante siajn aliancanojn kiel Japanion kaj Aŭstralion, dismetas mensogojn, paradas la militajn fortojn, faras intervenojn en alilandajn internajn aferojn, kaj ĉu ĉio tio ne pruvas, ke ili ja estas tiuj, kiuj vekis veran minacon kaj “nestabilecon” en Azi-Pacifiko?

Ni unue rigardu “Reciprokan Konvencion por Landeniro”. Tiu konvencio permesas al Japanio kaj Aŭstralio akcepti defendajn fortojn unu de la alia por garnizoni trupojn kaj ekzerci ilin. Kaj tio sendube povas akrigi la jam streĉitan situacion de la regiono kaj provoki kontraŭstaron inter landoj de la regiono.

Kaj temas pri la kunveno de Usono kaj Japanio (2+2). La du partioj substrekis la gravecon de la alianco inter Japanio kaj Usono kaj subskribis novan defendan interkonsenton por respondi al la tiel nomata “minaco el Ĉinio”. Fakte, tio estas ilia kutima preteksto por plifortigi sian militan forton. La ekstera mondo rimarkis, ke usona gvidanto lastatempe subskribis akton pri defenda rajtigo de la financa jaro 2022, kaj tiu jaro la usona financa elspezo estas 768,2 miliardoj da usonaj dolaroj, Kaj la japana registaro ankaŭ aprobis la defendan elspezon de 2022, kiu ankaŭ estas rekorda en Japanio. Ili ambaŭ kreskigis sian militkoston. Kion do ili volas en la regiono Azi-Pacifiko?

Dividu