Ĉinio kaj Afriko starigis ekzemplon de veraj amikoj

Henggang Publikigita: 2022-01-10 20:47:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe kenja prezidento Uhuru Kenyatta kaj vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis al la kompleta ceremonio de la Oleo-Terminalo Mombasa kiu estis farita de Ĉinio. La prezidento laŭdis Ĉinion pro ĝia subteno al disvolviĝo de Kenjo kaj nomis Ĉinion kiel veran amikon.

Same kiel la fervojo inter Mombaso kaj Najrobio, la Oleo-Terminalo Mombasa estas la projekto simbola de Kenjo por prosperigi la nacian ekonomion. Post kiam la nova terminalo estas funkciigita, ĝi povas ŝpari pli ol 2 miliardojn da kenjaj ŝilingoj ( preskaŭ 110 milionoj da juanoj) de kotizoj por prokrasto de oleo-transportado. Ĉi tio estas alia fruktodona rezulto de konstruado de Ĉinio kaj Afriko por la iniciato de "Vojo kaj Zono".

De la kvara ĝis la sepa de januaro, Wang faris sian oficialan viziton al la tri afrikaj landoj Eritreo, Kenjo kaj Komoroj. Tio jam estas tradicio de ĉinaj rilatoj kun aliaj landoj en la pasintaj 32 jaroj, ke la ministro pri eksterlandaj aferoj vizitas Afrikon tuj post la komenco de nova jaro. Spite de defioj pro la pandemio, Ĉinio ankoraŭ pratikis tion laŭ la fiksa tempo. Tio reflektis la bazon de amikeco inter la du flankoj.

Unu monaton antaŭe, dum la oka Ministro-nivela Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris gravan proponon, ke Ĉinio kaj Afriko kunlaboros kaj plenumos naŭ projektojn. La vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko tute celas efektivigon de tiuj fruktoj de la kunveno por subteno al afrikaj landoj kiel eble plej frue venki la pandemion kaj realigi ekonomian renormaliĝon.

Kiam iuj okcidentaj landoj plenumas vakcinan naciismon, Ĉinio klopodas por solvi la urĝon de Afriko kaj donas al Afriko laŭkapablan helpon. Dum la vizito de Wang, Ĉinio esprimis, ke ĝi refoje provizos Kenjon per dek milionoj da dozoj da vakcino kaj helpos Komorojn efektivigi la celon de komplekta vakcinado de la popolo.

Super 10 000 kilometroj da fervojo, ĉirkaŭ 100 000 kilometroj da ŝoseo, proksimume milo da pontoj, proksime cent havenoj kaj grandaj nombroj da hospitaloj kaj lernejo ktp. la riĉaj rikoltoj senĉece favoras al la afrika popolo. Kenyatta diris, “Ĉinio prenis siajn proprajn agojn por sincera helpo al solvado de niaj problemoj” “Ĉinio kaj ni respektas kaj egale rigardas unu la alian.

Ne aldonu iu ajn politika postulo, nek devigu iun ajn agon al aliaj, kio estas la principo de ĉina kunlaboro kun Afriko. Ĝuste tiel, de la pasintaj tempoj ĝis hodiaŭ, Ĉinio ĉiam alportas amikecon kaj fidon al Afriko. La kunlaboro inter la du partoj estas ne dividita de ia ajn ekstera forto.

Dividu