Kompensio tri jarojn prokrastita ne povas pagi ŝuldon de Usono pri homaj rajtoj

Henggang Publikigita: 2022-01-12 19:49:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 2018, la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj decidis, ke la permeso de la litova registaro al la usona Centra Inteligenteca Agentejo malliberigi Abu Zubaydah en litova "kontraŭleĝa sekreta malliberejo" malobservis la eŭropajn leĝojn pri la malpermeso de torturo. En ĉi tiu kunteksto, Litovio devas pagi kompenson de 100 000 eŭroj al Abu Zubaydah. Post tri-jara prokrasto, la litova registaro ĵus anoncis la pagon de ĉi tiu kompenso.

Ĉi tio signifas, ke Litovio partoprenis en la kruda ago de Usono en la malobservo de homaj rajtoj kaj ĝi ankaŭ estas parto en la reto de la kontraŭleĝaj sekretaj malliberejoj de Usono. Post la terorismaj atakoj en la 11a de septembro 2001, Usono konstruis plurajn sekretajn malliberejojn ekster sia teritorio kaj malliberigis tiel nomatajn terorismajn suspektatojn, kun la arestitoj pelitaj de kruela torturo arbitre al konfeso. La palestinano Abu Zubaydah estis enkarcerigita en tia usona "kontraŭleĝa sekreta malliberejo".

Fakte, la kompenso de 100 000 eŭroj ne povas pagi la usonajn ŝuldojn pri homaj rajtoj.

En la malliberejo Guantanamo estas multaj kaptitoj, kiuj suferis ion kiel Abu Zubaydah. La specialistoj de Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj nomas la malliberejon kiel "malbelan ĉapitron de Usono pri la senskrupula atenco de homaj rajtoj".

Dum la pasintaj 20 jaroj, Usono lanĉis "kontraŭ-terorismajn militojn" de la mondo kaj kaŭzis grandegajn katastrofojn. Laŭ raporto de usona universitato Brown, dum la pasintaj 20 jaroj Usono skribis proksimume ok miliardojn da dolaroj por "kontraŭ-terorismaj misioj" en 85 landoj kaj regionoj tutmonde. Ĉirkaŭ 897 000 ĝis 929 000 homoj de la mondo mortis rekte en la militoj. Pli ol 38 milionoj da homoj fariĝis senhejmaj rifuĝintoj.

Faktoj pruvis, ke ne ekzistas humanismo en la menso de politikistoj en Vaŝingtono, sed nur politika egoisma deziro kaj senskrupuleco. Usono devas tuj fermi siajn fifamajn "kontraŭleĝajn sekretajn malliberejojn" kaj ĝisfunde esplori turmenton de malliberuloj por doni al la internacia komunumo klaran respondon!

Dividu