Premdeviga diplomatio estas "domajno" de Usono

Henggang Publikigita: 2022-01-13 20:26:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, usonaj oficialuloj plurfoje publike nigrigis la justajn kontraŭagojn de Ĉinio kontraŭ Litovio kiel "premdevigan diplomation". Tio estas la maniero, kvazaŭ ŝtelisto ludas la rolon de policano kaj faras la alvokon "tenu la ŝteliston".

Ĉar la litova registaro misuzis la ĉinan fidon kaj justecon kaj subfosis la principon de “unu Ĉinio”. Litovio la unua faris gravan eraron en siaj rilatoj kun Ĉinio antaŭ ol Ĉinio prenis raciajn kaj legitimajn kontraŭagojn.

La historio montras, ke deviga diplomatio estas fakte la "domajno" de Usono. En 1971 Alexander George, profesoro de Universitato Stanford, la unua sugestis la koncepton de " premdeviga diplomatio" por resumi la tiamajn usonajn politikojn pri Laoso, Kubo kaj Vjetnamio. La kerno de ĉi tiu koncepto estis devigi aliajn landojn per minaco de perforto, politika izolo, ekonomiaj sankcioj kaj teknologia blokado plenumi la usonajn postulojn por atingo de usonaj strategiaj celoj kaj konservo de la usona hegemonio.

En la pasinta monato, Usono subskribis kovrite de la mantelo de homaj rajtoj kaj surbaze de mensogoj la tiel nomatan " Preventa Akto pri Deviga Laboro ĉe Ujguroj ", pro kiu translandaj firmoj estas devigite decidi pri unu flanko. Kio do estas tio, se ne premdeviga diplomatio?

Antaŭ nur unu semajno, la usona Ŝtata Departemento anoncis restriktojn de vizo por ok kubaj oficialuloj. Tiel, Usono denove ignoras la rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en sinsekvaj 29 jaroj, en kiu fino de la embargo kontraŭ Kubo estas postulita. Ĉu ĉi tiuj sankcioj ne montras premdevigan diplomation?

Por Usono, kiu havas hegemonian genon, la premdeviga diplomatio estas nemalhavebla armilo en ĝia arsenalo. En la epoko de multflankeco kaj kungajna tutmondiĝo ne ekzistas eliro tra premdeviga diplomatio. Lastatempe, Tadashi Yanai, fondinto de la japana vestaĵa marko Uniqlo, diris, ke Usono devigis firmaon en la demando pri kotono en Xinjiang montri "lojalecon". Uniqlo ne partoprenos en tia "ludo".

La internacia komunumo povas klare vidi, kiu devigas la mondon kaj kiu subfosas internacian ordon kaj multflankajn regulojn. Suverenaj ŝtatoj estas sendependaj de sia grandeco kaj potenco kaj estas same egalaj, kaj firmaoj agas laŭ leĝoj de merkatoj. Usono vere ne povas esti pli forta per superstiĉo pri premdeviga diplomatio, sed nur pli kaj pli izolita de la mondo.

Dividu