Kresko je 8,1%! La ĉina ekonomio plue gvidas la mondan al revigliĝo

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-17 19:50:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unu jaron antaŭe, kiam Ĉinio fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj kiu unike atingis ekonomian kreskon en la mondo, Bloomberg en sia artikolo asertis, ke la kresko de Ĉinio ebligis la mondan ekonomion leviĝi. Hodiaŭ, post unu jaro, la manifestiĝo de la ĉina ekonomio ne malesperigis la mondon.

La 17an de januaro Ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis jarajn donitaĵojn: en la jaro 2021 la ĉina ekonomio daŭre iris stabile kaj revigliĝante, kaj la ĉefaj planitaj celoj komplete realiĝis. La totala sumo de ekonomio atingis 114,4 duilionojn da juanoj, do ĝi kreskis je 8,1% kompare kun tiu de la pasinta jaro. Tiu kreska rapideco konformas al la ĝenerala antaŭvido de ekonomikistoj. Meze de la monda ekonomio la ĉina ekonomio prezentas sin antaŭloke, kio refoje montras al la mondo, ke la ĉina ekonomio havas grandan elastecon kaj vivecon.

Kiel due granda ekonomio en la mondo, Ĉinio portas al la tutmonda ekonomio ne nur fidon, sed ankaŭ certecon. En 2021, la kresko de la ĉina ekonomio egalas al proksimume 25% de tiu de la monda ekonomio. Ĝi estas grandega kontribuo. Kaj cetere ĝi ŝuldiĝas al la enlanda kaj eksterlanda postuloj, kiuj konstante plifortiĝas. Kaj kompense, ĝi alportas al la mondo bonŝancojn kaj profitojn.

Nuntempe Ĉinio frontas al la ekonomia medio, kiu ankoraŭ statas kompleksa, sed ĝenerale, el longa perspektivo la ĉina ekonomio funkcias bone kaj daŭrigeble. Kaj tio faras Ĉinion fidhava, decida kaj kapabla por teni la ekonomion konstante disvolviĝanta kaj plue esti la lokomotivo de la tutmonda ekonomio en ties kreskado.

Dividu