La ĉinaj voĉoj en Davos respondis la nuntempajn demandojn de la mondo

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-18 20:03:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La parolado de la prezidanto Xi havas mejloŝtonan signifon por akceli internaican kunlaboron. Li montris al ni, kiel Ĉinio kaj la mondo iros al pli bela estonteco en kelkaj venontaj jaroj.” Tio estas komento de Klaus Schwab, la fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo.

La 17an de januaro la ĉina Ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis en Pekino la videan kunvenon de la Monda Ekonomia Forumo 2022 kaj faris paroladon. En la unua plurflanka diplomatia aktivado de la nova jaro la prezidanto Xi, el la historia tendenco, prezentis kvar proponojn por respondi al la nunaj tutglobaj defioj, proklamis tri agadojn, kaj montris al la mondo la decidon kaj penon de Ĉinio antaŭenigi tutmondan kunlaboron.

Tio estas ke la prezidanto Xi triafoje eligis la voĉon de Ĉinio en la Davosa Forumo. Antaŭe, nome en 2017 kaj 2021, la prezidanto Xi eksplikis la opiniojn kaj projektojn de Ĉinio pri kiel trakti la ekonomian tutmondiĝon kaj kiel persisti en la vera multflankismo, kaj tiuj ĝis nun impresas freŝe.

Xi Jinping substrekis, ke protektismo kaj unuflankismo neniun protektas, kaj male ili kaŭzas nur damaĝon al aliuloj kaj praktikantoj mem. Malsamaj landoj, diferencaj civilizoj devas kune sin disvolvi en reciproka respekto, kaj ili komune venkos en kunlaboro. Stephen Perry, la prezidanto de la Brita Klubo el 48 Grupoj, diris, ke la starpunkto de prezidanto Xi pri la opono kontraŭ hegemonismo kaj pri la komuna venko en kunlaboro estas akceptitaj de ĉiuj partioj.

“Ĉiuj landoj ne veturas en pli ol 190 ŝipetoj, sed en ŝipego kiu ligas ĉiujn kune en komuna sorto.” Fronte al la demandoj, kiel statas la mondo, kiel ni faros, la ĉinaj voĉoj, kiuj eĥiĝis trifoje dum la pasintaj 5 jaroj, vekis simpation en la Davosa Forumo kaj kunigis grandan forton konkeri malfacilojn kaj defiojn.

Dekkelkajn tagojn poste al Ĉinio alvenos la jaro de la Tigro. Starante ĉe la nova startpunkto, Ĉinio helpeme igos la mondon tigra, kuraĝa, tiel ke ĉiuj landoj kune iru, spite ĉiun baron, al la estonteco.

Dividu