Usono devas tuj ĉesigi politikajn persekutojn al ĉindevenaj sciencistoj

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-21 21:00:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Tio estas nova malsukceso de la usona tielnomata “Agoplano pri Ĉinio.” La 20an de januaro la usona justico oficiale retiris la akuzon kontraŭ Chen Gang, profesoro de Instituto de Teknologio Massachusetts, kaj tiel la informagentejo Reuters faris la komenton ĉi-supran. La koncernato Chen Gang en sia deklaro priskribis sian sperton de neatendita malfeliĉo per “terura unujaro”.

Januare de 2021, Chen Gang estis arestita en Masaĉuseco, kie estis lia hejmo. La usona flanko akuzis lin, ĉar li ne malkaŝis ke li havas kunlaborajn rilatojn kun iu ĉina altlernejo, kiam li petis buĝetan krediton de la usona departemento pri energio. Sed tiu akuto evidente estis malica miskulpigo. Raphael Leff, la direktoro de Instituto de Teknologio Massachusetts, en publika letero diris, ke la kredito en la kunlaboro de la instituto kun ĉina altlernejo ne rilatas al Chen Gang mem, sed al la instituto. Pli ol cent instruistoj de la instituto publikigis komunan publikoleteron por esprimi subtenon al Chen Gang. Kaj pro tio, la usona tielnomata “Agoplano pri Ĉinio” estas kritikita de pli kaj pli multaj homoj.

“Agoplano pri Ĉinio” reliefigas mistorditan psikologion de Usono pri Ĉinio, kaj tio akrigas la problemon de rasa diskriminacio en la usona socio. Antaŭ nelonge la Usona Federacio de Ĉindevenuloj organizis protestajn aktivadojn antaŭ la domego de la usona justico, postulante ke Usono tuj ĉesigi politikajn persekutojn al ĉindevenaj sciencistoj.

Dividu