“Kvin proponoj” antaŭenpuŝos kunlaboron por nova epoko inter Ĉinio kaj Centra Azio

Pluveta Publikigita: 2022-01-26 19:03:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, kiel ajn Ĉinio evoluos estonte, Ĉinio ĉiam estos fidinda bona najbaro, bona partnero, bona amiko kaj bona frato de centraziaj landoj.” Tion esprimis ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping marde, kiam li prezidis la pintkunvenon pri la 30-a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj kvin centraziaj landoj. En lia parolado, Xi prezentis kvin proponojn por profundigi ampleksan kunlaboron. Tio vekis fortan resonon de la ŝtatestroj de la kvin centraziaj landoj. La du flankoj decidis konstrui komunumon de komuna sorto inter Ĉinio kaj centraziaj landoj kaj komenci novan epokon de reciprokaj rilatoj.

Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio estas gravaj najbaroj al la okcidenta Ĉinio. Antaŭ tridek jaroj, Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn kun ĉi tiuj kvin landoj. Poste Ĉinio kaj tiuj kvin landoj radikale solvis la landlimajn problemojn, sinsekve establis strategiajn partnerecojn, kune batalis “la tri fortojn” kaj disvolvis efikan kunlaboron. Centr-Azio estas loko, kie Ĉinio elmetis la iniciaton "Zono kaj Vojo". La sukcesa starigo de la Ĉina-Kazaĥa Horgos Internacia Landlima Kunlabora Centro kaj la Ĉina-Kazaĥa Lianyungang-a Loĝistika Kunlabora Bazo kaj aliaj historiaj atingoj pruvis la fruktodonan kunlaboron inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.

La okazigo de la pintkunveno kaj la renkontiĝo de la ŝtatestroj antaŭ la ĉina tradicia Printempa Festo kaj la Pekinaj Vintraj Olimpikoj havas gravan signifon por ke la du flankoj planu la kunlaboron en diversaj kampoj en la venonta periodo. La ŝtatestroj de la kvin landoj diris, ke ili varme atendas ĉeesti la inaŭguron de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La subteno el najbaroj prezentas la amikecon inter Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj.

Kiel traktu la pasintecon? Xi Jinping resumis kvar kodojn, t.e., reciproka respekto, bonnajbara amikeco, solidareco, reciproka profito kaj komunaj gajnoj. Kiel kreu la estontecon? Xi prezentis kvin proponojn, inkluzive de starigi modelon de bonnajbara amikeco, konstrui kunlaboran zonon de altkvalita disvolviĝo, fortigi ŝildon protektantan pacon, konstrui grandan familion kun diverseco kaj interreagoj kaj gardi tergloban vilaĝon kun paca disvolviĝo.

Dividu