Ĉi tiuj datumoj denove pruvas, ke la tiel nomata "ekonomia malkunigo de Ĉinio kaj Usono" estas sensencaĵo

Publikigita: 2022-01-28 21:23:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La fluo de tutmondaj komerco kaj investo dum la lastaj jaroj simple montras, ke la argumento pri "ekonomia malkunigo de Ĉinio kaj Usono" ne povas elteni ekzamenadon - diris Nicholas Spiro, partnera direktoro de la brita konsultfirmao Lauressa. La ĉinaj ekonomiaj datumoj de 2021 publikigitaj lastatempe kaj serio da multflankaj kaj duflankaj ekonomiaj kaj komercaj atingoj denove pruvis ĉi tiun punkton.

La jara importo kaj eksporto de varoj atingis historian rekordan maksimumon de 39,100 miliardoj da juanoj; la efektiva uzo de eksterlanda kapitalo estis 1,100 miliardoj da juanoj, rompante la markon por la unua fojo; la eksterlanda rekta investo de la industrio estis 936,69 miliardoj da juanoj, kaj kreskis 2,2% kompare kun tio en la sama periodo de la lasta jaro; oficiale petis membrecon de "Ampleksa kaj Progresema Interkonsento por Trans-Pacifika Partnereco" kaj "Diĝita Ekonomia Partnereca Interkonsento”, subskribis protokolon por ĝisdatigi la liberkomercan interkonsenton kun Nov-Zelando, kaj faris pozitivan progreson en ĝisdatigo de intertraktadoj kun Sud-Koreio kaj Singapuro...

Ĉi tiu brila "atingo" pri komerca operacio de Ĉinio en 2021 plene pruvas, ke Ĉinio ĉiam plenumis sian devontigon al vastigo de malfermo kaj strikte ligiĝas kun la mondo. Tio sufiĉas por embarasi la okcidentajn politikistojn, kiuj ploregas por malkuniĝi kun Ĉinio.

Ja la mondo bezonas Ĉinion. Nuntempe Ĉinio, kiu unue kontrolis la epidemion kaj realiĝis ekonomia resaniĝo, fariĝis "grava forto gvidanta la resaniĝon de la monda ekonomio". En 2021, la ekonomia sumo de Ĉinio atingis 114 400 miliardojn da juanoj, kaj kreskis 8,1% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj ĝia kontribuo al la monda ekonomia kresko antaŭvideble atingos ĉirkaŭ 25%. La revigliĝo de la monda ekonomio estas sendube nedisigebla de Ĉinio.

Ĉinio ankaŭ bezonas la mondon. La disvolviĝo de la ĉina ekonomio en la lastaj kelkaj jardekoj estas nedisigebla de ĝia daŭra integriĝo en la mondan ekonomian sistemon. Reformado kaj malfermo alportis kreskan movforton al Ĉinio kaj pli bonan vivon por la ĉina popolo. Tio ankaŭ estas grava kialo, kial Ĉinio ĉiam persistas en plurflankismon kaj tutmondiĝon.

La datumoj kaj faktoj montras, ke ju pli bone la mondo, des pli bone Ĉinio, kaj same inverse. En la epoko de tutmondiĝo, fermitaj kaj ekskluzivaj rondoj estas nepopularaj, kaj kungajna kunlaboro estas la tendenco. La tiel nomata argumento pri "ekonomia malkunligo de Ĉinio kaj Usono" finfine estos ĵetata en la rubujon de la historio.

Dividu