Plej verdaj Vintraj Olimpikoj plenumos promeson al mondo

Selena, Qiujieming Publikigita: 2022-02-02 18:13:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baldaŭ venos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Krom la blanka koloro de neĝo, ankaŭ verdo, kiu simbolas mediprotekton, altiris atenton. “Verda” estas la ĉefa koncepto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kiu tre kongruas kun la postuloj pri daŭripova disvolvo de la Olimpika Tagordo 2020. Kiel la unua grava internacia konkurso de Ĉinio post kiam Ĉinio anoncis siajn celojn de karbona kulmino kaj karbona neŭtreco, kiel la Pekinaj Vintraj Olimpikoj plenumos sian promeson “verde gastigi la Olimpikojn” altiris grandan atenton de la internacia komunumo.

La ekstera mondo vidis, ke post la sukceso de peto por organizi la Vintrajn Olimpikojn en 2015, Ĉinio komencis efektivigi la koncepton de “verdaj Olimpikoj”.

Prenu la plej gravan energian certigon kiel ekzemplon. Por la unua fojo en la historio, ĉiuj 26 sportejoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj atingis 100% provizon de “verda elektro”, kiu estas elektro produktita per renovigebla energio.

Malaltkarbona sportejo estas alia simbolo de la “Verdaj Vintraj Olimpikoj”. Ĉiuj sportejoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj atingis la normon pri verda konstruaĵo. Kvar sportejoj por glacia kunkurso uzis novajn karbondioksidajn fridigaĵojn.

Pri la demando de artefarita neĝo, iu oficisto de la Pekina Olimpika Komitato faris respondon, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj utiligis la plej progresintajn akvo-ŝparemajn instalaĵojn kaj intelektan sistemon por produkti neĝon, kio efike evitas malŝparon de akvo kaj negativan influon al ekologia medio.

De koncepto al agoj, de energio, sportejoj al trafiko kaj ekologia medio, la klopodo de Ĉinio por funkciigi “verdajn Olimpikojn” montras atingon en verda disvolvado, kaj tio estas aplaŭdata de la internacia komunumo.

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, lastatempe diris, ke la Pekina Olimpika Komitato prenis multajn rimedojn por malaltigi karbonan ellason kaj protekti la medion.

Laŭ Juan Antonio Samaranch Jr, prezidanto de kunaranĝa komitato de Internacia Olimpika Komitato pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj, diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj fariĝos “plej verdaj” Olimpikoj.

Dividu