Brian McCloskey: sekureco de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas fidinda

Lucia Publikigita: 2022-02-02 18:27:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos sekura evento," diris McCloskey, ĉeffakulo de la medicina teamo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Laŭ lia opinio, la sistemo pri prevento kaj regado kontraŭ la pandemio glate funkcias, kaj dirante, ke sekureco de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas fidinda.

La konfido de McCloskey venas de lia profunda partopreno kaj observado de la laboro de prevento kaj regado kontraŭ la pandemio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Krome, la usona sportisto kaj la estro de la germana vintra olimpika delegacio diris intervjuate, ke estas vere sekure partopreni en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Responde al la tiel nomata "datumsekureco" de iuj okcidentaj fortoj, la Internacia Olimpika Komitato publike deklaris, ke post taksado de du sendependaj retsekurecaj agentejoj, estas konfirmite, ke ne estas ŝlosilaj kaŝitaj danĝeroj en la "Vintraj Olimpikoj".

Menciinde, ke teknologiaj elementoj donis gravan subtenon al sekura okazigo de la Vintraj Olimpikoj. Ekzemple, en "saĝa restoracio" en la ĉefa amaskomunikila centro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, robotoj preparas manĝojn malantaŭ vitraj baroj, kaj poste liveras ilin al la mendantoj per la manĝaĵliversistemo ĉe la supro de la restoracio, la procezo minimumis homan kontakton.

Sekureco estas la premiso de ekscitaj eventoj. Nuntempe pli ol 30 internaciaj eminentuloj konfirmis ĉeeston al la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj rilataj aktivadoj. Tio estas ne nur pozitiva aserto de la kontraŭpandemiaj atingoj de Ĉinio, sed ankaŭ plena fido pri la sekura okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Dividu