“Malfermo de Olimpikoj” havigas komunan venkon al Ĉinio kaj tuta mondo

Pluveta Publikigita: 2022-02-03 17:45:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Por volontuloj, servado en Olimpikoj estas ilia plej granda sonĝo. Mi esperas, ke mia servado povos konstrui la ponton por internacia komunikado.” Lastatempe ukraina virino Li Xia, kiu estas volontulo por Pekinaj Vintraj Olimpikoj, tion diris al raportisto de Ĉina Komunikila Grupo. Li Xia, kiu loĝas en Ĉinio 9 jarojn, diris, ke la rapida disvolviĝo kaj vivfacilo de Ĉinio delonge faras ŝin nedisigebla de ĉi tie.

Malfermante la pordon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, homoj vidos multajn volontulojn kiel Li Xia, kiuj laboras kun entuziasmo. Fakte, en 2019 nur 4 tagojn post la komenco de la tutmonda varbado de volontuloj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, la nombro de kandidatoj superis 460 000. Ĉi tio estas la epitomo de la "malfermo de Ĉinio por gastigi la Olimpikojn", kaj ĝi ankaŭ estas la altiro de "malfermo de Ĉinio".

Ekde sia sukcesa oferto gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2015, Ĉinio uzis la sperton de la Pekinaj Olimpikoj kaj aliaj landoj en aranĝo de la Ludoj, kaj enkorpigis la koncepton de malfermiteco en la tutan procezon de organizado de la Vintraj Olimpikoj. En la lastaj jaroj, la Organiza Komitato de Vintraj Olimpikoj de Pekino elektis 37 eksterlandajn fakulojn kaj enkondukis 207 eksterlandajn profesiajn kaj teknikajn dungitojn por partopreni en la preparoj. Samtempe Ĉinio prenis la iniciaton kunlabori kun internaciaj sportaj organizoj en konstruado de ejoj, glacifarado, aranĝo, trejnado kaj partopreno, kaj faris serion da sukcesoj, kiuj efike antaŭenigis sportajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj eksterlandoj.

Alfronti la mondon, la estontecon kaj modernigon, igi la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn akcelilon por malfermado. Tio estas firma promeso de Ĉinio. Laŭ la "Disvolva Plano de Sportoj por Vintraj Sportoj (2016-2025)" farita de Ĉinio, ĝis 2025 la totala skalo de la vintra sporto industrio de Ĉinio atingos 1 000 miliardojn da juanoj. Prenante la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn kiel ŝancon, multaj eksterlandaj financaj entreprenoj eniras la "rapidan trajnon" de la disvolvo de ĉinaj vintraj sportoj.

Morgaŭ oficiale inaŭguriĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Homoj el la tuta mondo kunvenintaj sur ĉi tiu malferma platformo ne nur dividos grandiozan konkurson, sed ankaŭ vidos la decidon kaj klopodojn de Ĉinio por antaŭenigi mondajn sportajn interŝanĝojn, malferman kunlaboron kaj reciprokan lernadon de civilizacioj. Ne nur brakumi la mondon, sed ankaŭ redonante al la mondo - kiel diris la slogano de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Ĉinio klopodas por "Kune Iri al la Estonteco" kun la mondo.

Dividu