Pekinaj Vintraj Olimpikoj metos “forton el unueco”

Ĝoja Publikigita: 2022-02-04 16:25:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Nur per unueco ni povas marŝi pli rapide kun pli alta celo kaj fariĝi pli forta." Jen la alvoko de Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, al sportistoj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj, malfermiĝontaj vespere de la 4-a de februaro, certe metos al la mondo "forton el unueco."

La malfermo estas la grava momento monde konata kaj atendata. Kiel la unuaj vintraj olimpikoj post kiam "pli solidareca" aldoniĝis al la olimpika aforismo, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj altiris ĉirkaŭ tri mil sportistojn el preskaŭ naŭdek landoj, kaj la nombroj de sportaj programoj kaj oraj medaloj estas plej grandaj en la historio. Estas sendube, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj daŭre briligos la gloron kaj revon de centjaraj olimpikoj kaj kolektos mondajn popolojn pere de la spiritoj de paco, amikeco kaj unueco.

De la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008 ĝis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022, Pekino fariĝis la monde unua lando gastiganta la du olimpikojn. Kaj okaze de la ĉina plej grava festo Printempa Festo, la simbolo de rekuniĝo, alilandaj sportistoj kaj laborantoj partoprenantaj en la olimpikoj spertas kutimojn de Printempa Festo, pluapaŝe komprenas la strebon de ĉinoj pri rekuniĝo de familianoj kaj pri nacia unuiĝo, kaj sentas la komencan celon de ĉinoj pri olimpikoj de 2008, nome, kolekti homojn el malsamaj lokoj kun diferencaj kulturoj, nacioj kaj haŭtokoloroj kaj doni al la mondo unuecon, pacon kaj esperon.

La mondo ne estas en ordo okaze de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Daŭre plivastiĝas la novkronvirusa pandemio, intensiĝas la geopolitikaj streĉaj situacioj, eĉ la Vintraj Olimpikoj estis ĝenataj de politikaj bruoj. Tial "pli solidareca" iniciata de olimpikaj sportoj sendube fariĝis plej bezonata de la nuna tempo.

Fakte la malfermo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj post pli-ol-sesjara preparado kaj dum epidemio enkorpigas la ĉinan alprenon sur sin de respondeco pri akcelado de monda unueco. Kaj la Pekinaj Vintraj Olimpikoj fariĝis la plej bona platformo unuigi la mondon pere de sportaj spiritoj kaj la viva praktiko de konstruado de la komunumo de la homaro kun komuna estonto.

Lastatempe Vladimir Putin klarigis dum skriba intervjuo kun la direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, "Mi kun ĉinaj amikoj dividos la ĝojon de la monde gravaj sportaj renkontiĝoj, la Vintraj Olimpikoj." Li diris, ke sporto estas aparta fenomeno de la homara civilizacio, okazigo de grandskalaj sportaj renkontiĝoj proksimigos homojn kaj profundigos interkomprenojn.

Ĉinio estas preta! Komence de la nova luna jaro, la olimpikaj fajroj relumigos la pekinan noktan ĉielon, mondaj sportistoj rekuniĝos sub la kvincirkla flago kaj obstine luktos por "pli rapida, pli alta, pli forta kaj pli solidareca", tiam la mondo profunde sentos la komunan kaj unuecan estonton.

Dividu