De pinto al alia pinto, urbo de Someraj kaj Vintraj Olimpikoj

Pluveta Publikigita: 2022-02-05 15:56:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4an de februaro inaŭguriĝis la 24aj Vintraj Olimpikoj en Pekino. La brila inaŭguro altiris atenton de diverslandaj personoj.

Doktoro Michael Borchmann, eksa direktoro de la Sekcio pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj de la Ŝtato Hesio, Germanio, kaj altranga konsilisto de Ĉina Internacia Investa Centro, diris, ke post la Someraj Olimpikoj en 2008 homoj atendas grandan sukceson de la Vintraj Olimpikoj en 2022. Ĉinio denove superis sin. En la inaŭguro la lumspektaklo, kio simbolas forlason de vintro kaj venon de printempo, kaj la revo de la homaro por paco profunde impresis lin.

Profesoro Elias Jabbour de Rio-de-Ĵanejra Ŝtata Universitato, Brazilo, diris, ke la Nacia Stadiono portas belan memoron pri la Someraj Olimpikoj en 2008 kaj havas gravan signifon por ĉinoj amantaj pacon. Post 14 jaroj la Olimpikoj denove venis al Pekino. La inaŭguro de la Vintraj Olimpikoj prezentis ne nur la sciencteknikan nivelon de Ĉinio, sed ankaŭ la spiritan kernon en ĉina kulturo pri paco kaj unuiĝo.

Ekaterina Dafovska, plenuma direktoro de Bulgara Olimpika Komitato, diris, ke la inaŭguro de Pekinaj Vintraj Olimpikoj profunde impresis ŝin. Kvankam ĝi ne estas tiel grandioza kiel la inaŭguro de la Someraj Olimpikoj en 2008, tamen la scienca, simpla, intelekta kaj verda stilo kuraĝigas la homojn kaj konformas al la olimpia spirito.

Urusov Volodymyr, vicprofesoro de Nacia Universitato de Kievo, diris, ke la inaŭguro estas tre eleganta, delikata kaj kortuŝita olimpia evento. Oksana Pyrozhok, ukraina ĵurnalistino, esprimis, ke ĉio en la inaŭguro estas tre bela. Ŝi donis aprobon al la volontuloj pro ilia deligenta laboro.

Dividu