Realigante "Interkonsenton de Vintraj Olimpikoj", ĉina-rusiaj rilatoj aldonas "Novjaran Viglecon"

Shanshan Publikigita: 2022-02-05 18:36:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 4-a de februaro en Pekino oficiale malfermiĝis la 24-aj Vintraj Olimpikoj. Inter la internaciaj eminentuloj spektantaj la malferman ceremonion estis rusa prezidento Vladimir Putin, kiu alvenis laŭ promeso.

"Via ĉi-foja vizito realigis nian interkonsenton de 'Vintraj Olimpikoj'. Mi kredas, ke nia hodiaŭa 'novjara renkontiĝo' injektos pli da vigleco en la ĉina-rusajn rilatojn." Posttagmeze de la 4-a, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kaj diris tion dum la interkunveno. La du flankoj reviziis la originan interkonsenton kaj diskutis pri ĉina-rusaj rilatoj kaj serio da gravaj aferoj rilataj al tutmondaj disvolviĝo kaj stabileco. Kiel la plej grava politika rezulto de ĉi tiu renkontiĝo, la du flankoj publikigis la Komunan Deklaracion de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Rusa Federacio pri Internaciaj Rilatoj en la Nova Epoko kaj Monda Daŭripova Disvolvo". Laŭ Balabanov, profesoro de la Moskva Instituto pri Internaciaj Rilatoj, la amikaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio ne nur aparte gravas unu por la alia, sed ankaŭ fariĝas ŝlosilo por konservi internaciajn sekurecon kaj stabilecon.

Tio estas la unua eksterreta renkontiĝo inter ĉina kaj rusa ŝtatestroj en la pasintaj du jaroj, kaj ĝi ankaŭ estas realiĝo de la interkonsento de malnovaj amikoj dum ok jaroj. En 2014, kiam prezidanto Xi iris al Rusio por ĉeesti la malferman ceremonion de la Vintraj Olimpikoj de Sochi laŭ invito de prezidento Putin, la du flankoj konsentis "renkontiĝi en Pekino en 2022". Hodiaŭ, ĉi tiu interkonsento fariĝis realaĵo. La reciprokaj "olimpikaj vizitoj" atestis la profundan amikecon inter la du ŝtatestroj, kaj vive montris la signifon de ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco en la nova epoko.

"Ĉinio kaj Rusio engaĝiĝas profundigi dors-al-dorsan strategian kunlaboron kaj protekti internacian justecon unu apud la alia. Ĉi tio estas strategia decido, kiu havas vastan influon al Ĉinio, Rusio kaj la mondo. Ĝi ne estos skuita en la pasinteco, nuntempo kaj estonteco." La firma deklaro de prezidanto Xi estis aprobita de prezidento Putin. Li diris, ke Rusio rigardas Ĉinion kiel sian plej gravan strategian partneron kaj samideanon. La du flankoj esprimis firman subtenon unu al la alia en gardado de siaj kernaj interesoj, kaj reasertis, ke ĉiu provo, kiu damaĝos ĉina-rusajn interesojn kaj disigos rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio estos kondamnata al fiasko.

Profitante de la grandegaj politikaj avantaĝoj de ĉina-rusaj rilatoj, la ĉiuflanka pragmata kunlaboro de la du flankoj estas fruktodona. Dum la skriba intervjuo kun la direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, Putin menciis, ke Ĉinio okupas la unuan lokon inter la komercaj partneroj de Rusio. Malgraŭ la limigoj de la epidemio, la primataj datumoj montras, ke pasintjare la duflanka komerca kvanto atingis rekordan maksimumon je 140 miliardoj da usonaj dolaroj.

La rapidtrajno de ĉina-rusaj rilatoj ĉiam estas survoje!

Dividu