Saluton ne nur al venko

Publikigita: 2022-02-07 22:15:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 6a de februaro Ĉinio brilis blindige.

La ĉinaj kurtvegaj sketkuristoj Qu Chunyu, Fan Kexin, Wu Dajing, Ren Ziwei kaj Zhang Yuting iris sur la plej altan podion premiricevan, kaj tiam leviĝis la nacia flago kaj sonis la nacia himno. La ĉina virina futbala teamo gajnis la ĉampionecon de la Azia Futbala Pokalo kaj post 16 denove ascendis sur la plej altan pinton de Azio.

Se batalo havas koloron, ĝi do estas la ĉina ruĝo. Ĉu en la finalo de la kurtvega rapidsketado aŭ ĉu en la finalo de virina futbalo por la Azia Pokalo la ĉinaj sportistoj venkis malfacile, sed ili venkis. En tio oni vidas la ĉarmecon de la sportoj.

Antaŭ du jaroj, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de la ĉina virina flugpilka teamo, li emfazis: “La ŝato de la vasta amaso da popolanoj al la ĉina virina flugpilka teamo kuŝas ne nur en tio, ke ili gajnis la ĉampionecon, sed ankaŭ en tio, ke ili prezentas tian spiriton ami la patrujon, kunlabori en solidareco, batali por gloro kaj aspiri al venko.

La sporta spirito ne estas abstrakta, sed konkreta. Ĝi prezentas sin en konkursoj kaj konkursejoj. La ĉina ruĝo foje kaj foje brilas en konkursejo, ĉar ĉinaj sportistoj kredas, ke ĉio eblas.

Dividu