Bing Dwen Dwen elĉerpiĝis

Publikigita: 2022-02-08 20:30:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la ĉina Printempa Festo de 2022, nome de la Jaro de la Tigro, pli famas la granda pando Bing Dwen Dwen, la figuro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ol la Tigro mem. Nun estas ege malfacile por aĉeti Bing Dwen Dwen. En reta butiko Bing Dwen Dwen elĉerpiĝis, dum por aĉeti ĝin en fizika butiko oni devas longe atendovici. Kiam la Printempa Festo renkontiĝas kun la Vintraj Olimpikoj, la ĉina konsummerkato dumfeste eligas sian viglecon, kaj la ĉina glacineĝa ekonomio ekbruliĝis.

Dum la ferioj prosperas ne nur produktaĵoj koncernaj al la Vintraj Olimpikoj, sed ankaŭ glaciaj kaj neĝaj sportoj. Sinjorino Zhang, amatoro de glacineĝaj sportoj, diris al raportisto, ke ŝi, por aĉeti bileton pri sketa konkurso, devis senĉese fari plurhoran skanadon en poŝtelefono.

Kiam en 2015 Ĉinio petis la rajton aranĝi la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn, ĝi elmetis la celon “lasi 300 milionojn da homoj engaĝiĝi pri glacineĝaj sportoj”. Kaj nun la celo jam realiĝis! Ĝis oktobro de 2021 la nombro de ĉinoj, kiuj partoprenas en sportoj de glacio kaj neĝo, jam atingis 346 milionojn. De glacineĝaj sporto kaj turismo ĝis glacineĝaj ekipaĵo kaj industrio, la ĉina glacineĝa industrio leviĝis en ĉiuj flankoj. La prognozo laŭ la raporto lastatempe publikigita de la Ĉina Instituto pri Turismo montras, ke de 2021 ĝis 2022 la enspezo de la ĉina glacineĝa libertempo kaj turismo espereble atingos 323,3 miliardojn da juanoj.

Nuntempe, kvankam la pandemio ankoraŭ furioziĝas tra la tuta mondo, tamen la ĉina konsuma merkato dum ferioj vigliĝas energie kaj vive. Kial tio okazas? Ĉar Ĉinio ĉiam metas la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon; ĉar Ĉinio bone kombinas efikajn rimedojn kontraŭpandemiajn kun la antaŭenpuŝo de ekonomia renormaliĝo.

La deziro de la ĉina popolo pri bela vivo kaj la grandega merkata potencialo de Ĉinio liveros fortan dinamikon al konsumado. Tio signifas, ke tutmondaj entreprenoj dividas pli da “ĉinaj ŝancoj” el la ĉina merkato, kiu senhalte kreskas.

Dividu