Argentino aliĝis!

Xiong Publikigita: 2022-02-09 15:28:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ekde la uziĝo de ĉina trajno la transporta kosto de la fervojo Saint Martin malpliiĝis je 40%, kaj la klientoj, kiuj iam forlasis fervojan transportadon, denove elektas ĝin,” tiel diris la argentina lokomotivestro Maximili Lujan. Kun la iniciato “Zono kaj Vojo”, Ĉinio kaj Argentino faris kunlaboron de baza konstruado, tiel ke la tielnomata “grenejo de la mondo” en Argentino povas elekti fervojan transportadon malpli kostan kaj sekve montras sian avantaĝon de prezo en la internacia konkurenco.

Tio, kio ĝojigis Lujan’n, estas ke lastatempe la argentina prezidento Alberto Fernández vizitis Ĉinio, kaj dume Argentino subskribis kun Ĉinio kompreneman memorandon kune konstrui “Zono kaj Vojo”, kaj pro tio Argentino oficiale fariĝis membro de la familio “Zono kaj Vojo”.

Latinameriko, kiel parto nature etendita el la Surmara Silkovojo de la 21-a jarcento, estas nemankigebla partoprenanto de la konstruado de “Zono kaj Vojo”. Argentino estas potenco en Latinameriko kaj jam delonge volis fariĝi partoprenanto en la iniciato “Zono kaj Vojo”. Jam antaŭe de sia vizito al Ĉinio la argentina prezidento Alberto Fernández esprimis, ke la iniciato “Zono kaj Vojo” helpas al Argentino realigi sian disvolviĝon.

Ne sole Argentino, sed ankaŭ aliaj latinamerikaj landoj esprimas bonvenigon al la iniciato “Zono kaj Vojo”. Ĝis nun jam pli ol 20 latinamerikaj landoj, krom Argentino, Ĉilio kaj Peruo, subskribis kompreneman memorandon kune konstrui “Zono kaj Vojo”.

Estas antaŭvideble, ke, kadre de “Zono kaj Vojo” kaj kun la senhalta disetendiĝo de la estonta kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino, kiam argentinano renkontos ĉinon, ili povos babili pri, krom Messi, multaj aliaj.

Dividu