​Printempa Festo kaj Vintraj Olimpikoj ekbruligis la fajron de konsumado

Xiong Publikigita: 2022-02-09 20:39:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Printempa Festo estas la ĉina tradicia festo kaj ankaŭ prospera sezono. Influite de la kronvirusa pandemio, multaj homoj ne povis fari longan vojaĝon, tamen la konsuma entuziasmo ne malpliiĝis – ekskurso kaj mallonga vojaĝo furoris. Precipe pro tio, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj okazas ĝuste nun en Pekino, la konsumado rilata al vintraj olimpikoj kaj glacineĝaj sportoj estis vigla kaj varma.

Dum tiu tempo, ĉu en fizika butiko aŭ en reta butiko, kiam ajn Bing Dwen Dwen, la figuro por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, plej ŝatata de konsumantoj, metiĝis sur varbreton, ĝi tuj “malaperis”. Por tio, la 6an de februaro proparolanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj diris, ke nun oni klopodas por intensigi liveradon de Bing Dwen Dwen.

En tio, kiel pasigi la novjarajn feriojn, ĉi-jare estis multe da ŝanĝiĝoj. Iuj amikoj aŭ familianoj fiksis rendevuon unuj kun aliaj por kune iri lui vilaon antaŭurbe. Precipe en iuj grandaj urboj la mendoj por pasigi la feston pli kreskis je 50% ol tiuj en la pasinta jaro. Ĝenerale, por lu-loĝado dum 2 aŭ 3 tagoj, la mezuma negocsumo estis proksimume 10 000 juanoj (ĉ. egale al 1 572 usonaj dolaroj).

Post kiam Ĉinio ricevis la rajton aranĝi la vintrajn olimpikojn, la nombro de turistoj en la pekinaj sketejoj averaĝe kreskis je po ĉ. 30% jare. La ĉinaj partoprenantoj en glaciaj kaj neĝaj sportoj nombris sin 346 milionoj, kaj tiaj sportoj direktiĝis al ĉiuj aĝogrupoj kaj ĉiuj lokoj. Laŭ la donitaĵoj, dumferie la rezeroj por ĉambroj de hoteloj servantaj ĉefe al sketamantoj pli kreskis je 54% ol tiuj en 2021.

Nun la vakciniteco por rezisti la pandemion estas pli kaj pli alta, kaj la spertoj preventi la pandemion estas pli kaj pli multaj, rezulte de tio la ĉina ekonomio stabile revarmiĝas. La prognozo de homoj pri la estonteco ĉiam pli pozitivas. La ĉina konsummerkato pligrandiĝas plu, kaj la ekonomio viveco estas daŭre ardigata. Ĉio ĉi tio ja estas la ĉefaj aspektoj de Ĉinio en 2022.


Dividu