Usono, ĉu por hegemonio aŭ por konkurenco?

Xiong Linping Publikigita: 2022-02-11 19:58:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la tielnomatan “Usona Konkurenca Akto 2022”, asertante, ke Usono devas teni sin antaŭa al aliaj landoj en fabrikado, kreado kaj ekonomia forto. En la akto tamen ŝoviĝas granda kvanto de enhavo koncerna al Ĉinio, ekzemple pri kalumnado de la ĉinaj evoluvojo kaj internaj kaj eksteraj politikoj kaj pri la problemoj de Tajvano, Xinjiang, Honkongo kaj Tibeto, kio ja vekas maltrankviliĝon. En la akto estas pli “hegemonio” ol “konkurenco”, ĉar en ĝi montriĝas nur la koloro de malvarma milito kaj ludo je nula sumo.

Kiel Usono levas sian konkurencan forton, tio ja estas afero de Usono mem. Sed Usono ne prenu Ĉinion por sia imaga malamiko, nek, sub la mantelo de “konkurenco”, retenu kaj subpremu la novokreon kaj evoluon de Ĉinio, kaj precipe, nek intervenu en la internajn aferojn de Ĉinio kaj finfine atencu la interesojn de Ĉinio. En tiu ĉi akto longa je 3 000 paĝoj miksiĝas grandega amaso da politikaj eroj pri kiel reteni Ĉinion. El tio oni vidas, kiel iuj usonaj politikistoj obstinas por teni Usonon hegemonia super la tuta mondo.

En la ĉina reto estas furora onidiro: “Estas bone, se vi brilas, sed ne distingu la lampon de alia.” Ke inter landoj ekzistas konkurenco, tio estas normala, sed ĝi devas esti konkurenco en ordo, sen atako unu al la alia. La celo de la ĉina disvolvado neniam estas anstataŭi Usonon, sed lasi la ĉinan popolon vivi pli bonan vivon. Ĉinio absolute malpermesas al iu ajn homo forrabi ĝian rajton disvolviĝi.

Fakte, la vera rivalo de Usono estas Usono mem. Iuj usonaj politikistoj agas kontraŭ la evolua leĝo de teknologio kaj ekonomio; ke ili direktas la lancon al Ĉinio, tio serioze detruos la kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono en ekonomio, komerco, edukado, teknologio kaj aliaj, kaj fine vundos la interesojn de Usono.


Dividu