Usona registaro balene englutis vivsavan monon de afgana popolo, senhonte!

Ĝoja Publikigita: 2022-02-13 17:35:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona prezidento vendrede laŭ la loka tempo subskribis administran ordonon pri frostigo de kapitaloj de la Afgana Centra Banko en Usono. Laŭ la ordono oni planas duonigi la kapitalon je ĉirkaŭ sep miliardoj da usonaj dolaroj: duono estos uzata por kompenso al viktimoj de la "Septembro-11-a evento" kaj la alia duono por tiel nomata usona "helpo" al la afgana popolo trans la talibana registaro.

La mondo estis ŝokita de la informo. Oni konsternite vidis, ke la usona registaro publike balene englutis vivsavan monon, kiun urĝe bezonas la afgana popolo. Jen la tutnuda rabo! Estas landa rabo al la afgana popolo, ankaŭ malkovro de la usona naturo de hegomonio kaj rabisto.

En la mezo de aŭgusto de la pasinta jaro, la talibanaj fortoj eniris kaj regis la afganan ĉefurbon Kabulo, poste la usona registaro tuj frostigis kapitalojn de la Afgana Centra Banko ekster Afganio, inkluzive de la sep miliardoj da usonaj dolaroj. Nature la mono apartenas al la afgana popolo kaj Usono ne rajtas uzi ĝin en iu ajn maniero.

Kial senhonte la usona registaro tiel agis? La agon kaŭzas la usona implikiĝo en malfaciloj en- kaj ekster-landaj: neefika rego de la novkronvirusa pandemio, pliiĝo de inflacio… La mastro de la Blanka Domo perdis racion pro la serio da malfaciloj, kiu eĉ konsentis la nudan negocan projekton de "rabo plus divido de rabaĵo" kaj plenumis ĝin.

La monde unika superlando balene englutis la vivsavan monon de la afgana popolo, kio estas senhontege! Homoj justaj devas ne nur klare koni la hegomonion de la usona registaro, sed ankaŭ alpreni diversajn manierojn por kondamni kaj kontraŭagi la rabon, vere defendi homajn rajtojn, la ĝeneralajn valorojn de la Homaro, kaj efektive helpi la afganan popolon, kiu urĝe bezonas helpon.


Dividu