Tiel nomata “Hind-Pacifika Strategio” refoje pruvas intencon de usonaj politikistoj pri malordigo de mondo

Yu Publikigita: 2022-02-14 20:35:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona registaro lastatempe publikigis la tiel nomatan raporton "Usona Hind-Pacifika Strategio". Ĉi tiu raporto sekvas la konsekvencan konduton de Usono en la lastaj jaroj, tio estas, per propagando de la "ĉina minaco", allogi aliancanojn, kaj konstrui fermitan aliancan sistemon por malhelpi kaj reteni Ĉinion, konservi ĝian hegemonion kaj revivigi la influon de Usono en Azi-Pacifiko kaj eĉ en la tuta mondo. Estas evidente, ke la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" estas plena je malvarmmilita pensmaniero kaj blokpolitiko kaj denove pruvas la intencon de usonaj politikistoj pri malordigo de la mondo

En junio 2019, Usono publikigis resumon de la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" unuafoje en la nomo de la Ministerio pri Defendo. Post sia enoficiĝo, la nuna usona registaro intensigis la turnon de tutmonda strategia fokuso al la azi-pacifika regiono. De efektivigo de la tiel nomata "pacifika deadmona plano" ĝis plifortigo de la "kvarŝtata mekanismo" de Usono, Japanio, Hindio kaj Aŭstralio, kaj de starigo de la tripartia sekureca partnereco inter Usono, Britio kaj Aŭstralio ĝis la adopto de la tiel nomata "Usona Konkurenca Akto 2022" kaj la publikigo de nova versio de la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio", Usono faris plejeblon por konstrui malgrandan rondon kontraŭ Ĉinio.

Estas rimarkinde, ke kiam la raporto estis publikigita, usona ŝtatsekretario Antony Blinken komencis serion da diplomatiaj agadoj en la azi-pacifika regiono por respondi al la raporto. Multaj analizistoj opinias, ke Usono semas malkonkordon, sendas homojn kaj transportas armilojn pri la ukraina demando, sed kiel diras la raporto, ĝia vera fokuso estas sur Azi-Pacifiko.

Laŭ la konkreta enhavo de la raporto, la parto rilata al Ĉinio okupas elstaran pozicion kaj estas tre okulfrapa. Ekzemple, estas sensencaĵo pri la tajvana demando kaj kalumnias Ĉinion pri la Suda Ĉina Maro. Kiel altranga usona oficialulo diris en intervjuo kun amaskomunikiloj, "kvankam ĉi tio ne estas ilia ĉina strategio, ĝi klare rigardas Ĉinion kiel unu el la defioj alfrontataj de la regiono". Finfine, la celo de la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" estas malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio kaj protekti la usonan hegemonion.

Kiel ajn Usono blankigas la konstruadon de "libera, malferma kaj prospera Hind-Pacifiko", ĝi ne povas kaŝi la veran intencon malhelpi la disvolvadon de Ĉinio kaj konservi sian hegemonion. Daŭra prospero en Azi-Pacifiko postulas unuecon kaj kunlaboron inter regionaj landoj, sed ne aliancon kaj konfrontiĝon. Tempo pruvos, ke ĉiu fermita kaj ekskluziva strategio bazita sur egoismo estas kondamnita al fiasko, kaj la granda plimulto de landoj en Azi-Pacifiko havos pli da parolrajto pri la estonteco de ĉi tiu "komuna hejmo".

Dividu