Usona ekonomia krizo estas rezulto de ĝia senrespondeca registaro

Henggang Publikigita: 2022-02-15 18:04:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kresko de inflacio de Usono en januaro je 7,5% kompare kun tiu en la antaŭa monato atingis novan alton en la pasintaj 40 jaroj. La ordinaraj loĝantoj suferas atakon de la pandemio kaj altan prezon de varoj. La posedaĵoj de 400 usonaj riĉuloj kreskis je 40% dum la pandemio, sed la nombro de senlaboruloj pro pandemio atingis 3,1 milionojn.

Por subpremi inflacion, Usona Federacia Rezervo kontinue sendis signalon pri aldono de interezo. Sed aldono de interezo nepre alportos grandan premon al la financo. Lastatempe la totalo de usona ŝtata ŝuldo jam superis 30 duilionojn da usonaj dolaroj. Tio estas la unua fojo en la historio de la lando. Michael Peterson, ĉefadministranto de la Fonduso Peter G. Peterson, opinias, ke la financa situacio de Usono estas la rezulto de ĝia senrespondeca registaro.

Dividu