Rekorda nombro de televidantoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas plej bona pruvo

Yu Publikigita: 2022-02-17 19:26:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la plej televiditaj vintraj olimpikoj ĝis nun!" La 16an de februaro, la novaĵo publikigita de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Pekina Organiza Komitato por la Vintraj Olimpikoj 2022 vekis varman diskuton tra la mondo. Timo Lumme, plenuma direktoro pri televida kaj merkatada servo de la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la plej televiditaj vintraj olimpikoj sur ciferecaj amaskomunikilaj platformoj. Antaŭe, la Olimpika Brodkasta Servo diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj altiris la atenton de pli ol 2 miliardoj da homoj per tutmondaj sociaj komunikiloj.

La granda nombro de televidantoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la plej bona pruvo! Tio ne nur komplete frakasis la antaŭdiron de iuj okcidentaj amaskomunikiloj, ke estos malmultaj televidantoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, sed ankaŭ plene montras, ke la pasio, ĝojo kaj amikeco alportitaj de la vintraj sportoj estas kunhavataj de homoj tra la mondo. Unuiĝo, kunlaboro kaj espero manifestataj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj aldonas fidon kaj forton al ĉiuj landoj de la mondo.

Ĉina Komunikila Grupo, kiel licencita brodkastanto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, starigis novajn rekordojn en sia televida raportado. Ĝis la 11a de februaro, la totala televidado de ĉinoj al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kalkuliĝis al 2,05 miliardoj da horoj. Ĉi tiu cifero estas je 15% pli granda ol la totalo de la du vintraj olimpikoj en Pjongĉango en 2018 kaj en Soĉio en 2014. En Usono, pli ol 100 milionoj da homoj televidis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn. La ĵurnalo Washington Post diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj eble estos unu el la plej televiditaj videoprogramoj en la historio de Usono. Tio, kio meritas nian atenton, estas, ke la kvanto de televidado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj ne nur duobliĝis en iuj eŭropaj landoj kaj Usono, kiuj estas avangardaj en la vintraj sportoj, sed ankaŭ altiris la atenton de landoj, kiuj ne havas avantaĝojn de vintraj sportoj. Ekzemple, ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro en Aŭstralio televidis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn.

Dividu