Nova startpunkto de “Kune al komuna estonteco”

Mirinda Publikigita: 2022-02-20 21:35:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de februaro fermiĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. De preparado al okazigo de la soleno, la nova kronviruso alportis seriozan defion al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Tamen scienca kaj humana organizado kaj epidemio-preventado gajnis por Ĉinio altan taksadon de la Internacia Olimpika Komitato kaj sportistoj kaj oficistoj de diversaj landoj.

Marcin Nowak, vicestro de pola teamo al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj:Kvankam nun ni estas en severa situacio pro la KOVIM-19, tamen estas bona la organizado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Gustavo Longo, brazila raportisto de neĝglaciaj sportoj diris:

Ĝenerale estas elstara la organizado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La ornigaza komitato decidis efektivigi fermitan administradon dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La partoprenantoj en la konkursoj estis komplete apartigitaj kun lokanoj kaj ĉiutage estis ekzamenitaj je nukleacido, kio laŭ mi estas pozitiva kaj efika rimedo.

Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas taksitaj kiel verdaj Olimpikoj. Ĉiuj konkursejoj uzis elektron provizitan el pura energio. Tio estas kreema ago en la olimpika historio.

Urusov Volodymyr, vicprofesoro pri historio de la Kiva Nacia Universitato diris:

La dezajno de nacia rapidsketejo efektivigis la verdan koncepton de kontinua kaj sinteza utiligado kaj uzis la progresintan kaj energiŝparan teknologion de glacifarado en la mondo.

Dr. Michael Borchmann, eksestro de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de Hesse-Darmstadt, Germanio diris,

El la koncepto de “Verdaj Olimpikoj” rezultis, ke en la olimpika historio unuafoje aperis konkursejoj kun renovigebla energio, kio estas admirinda kaj laŭdata de la mondo.Preskaŭ 3 000 sportistoj el 90 landoj kaj regionoj partoprenis en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĉiuj sentis gastamon de Ĉinio, kaj la sportistoj starigis profundan amikecon inter si aparte en intensa konkursado.

Jenise Spiteri, sportisto el Malto diris: "Ĉiuj estis gastamaj kaj bonkoraj kiam vi bezonis helpon. Mi pensis, ke tio estas maniero de ligado de la homoj en la mondo spite al politika kaj ekonomia influo."


Dividu