Kiu estas la kreinto de la ukraina problemo?

Lucia Publikigita: 2022-02-21 15:32:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la ukraina problemo fariĝis internacia varma temo. Koncerne la falsan propagandon de Usono, Britio kaj aliaj okcidentaj landoj, proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova afiŝis sur sociaj platformoj, dirante, ke "la 15-a de februaro 2022 estos registrita en la historio kiel la tago de fiasko de la okcidenta propaganda milito." Ankaŭ Ukrainio plurfoje kritikis Usonon pro ties farado de panika etoso.Ukraina prezidento Volodymyr Oleksandrovych Zelensky emfazis, ke iuj okcidentaj landoj troigis la eblecon de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kiu plifortigis la panikon.

Fakte, ekde 2014, la konflikto en la regiono Donbass de orienta Ukrainio neniam ĉesis. Kvankam la partioj atingis la Minskan Interkonsenton pri batalhalto en februaro 2015, la interkonsento ne estis plene efektivigita.

En la lastaj jaroj, temoj kiel la ukraina-usona armea kunlaboro kaj la eniro de Ukrainio en NATO estis enmetitaj en la tagordon unu post la alia. Oktobre lastjare, usona sekretario pri nacidefendo Lloyd Austin vizitis Ukrainion por subteni la eniron de Ukrainio en NATO. En la lastatempa Munkena Sekureca Konferenco en Germanio, la temo de la eniro de Ukrainio en NATO denove varmiĝis. Ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg diris, ke NATO staras ĉe la flanko de Ukrainio. Ukraina prezidento Zelensky ankaŭ esprimis la esperon kaj atendas la "klaran" tempokadron por aliĝo al NATO.

Por Rusio, la eniro de Ukrainio en NATO rezultigos la sudokcidentan landlimon de Rusio rekte konektiĝanta kun NATO-landoj, kaj la rusaj geopolitikaj interesoj kaj strategia sekureca spaco estos tre kunpremitaj, tial Rusio ĉiam rigardis la eniron de Ukrainio en NATO kiel neakcepteblan "ruĝan linion".

Post la fino de la Malvarma Milito, kiel produkto de la Malvarma Milito, NATO ne nur ne finis sian mision, sed anstataŭe efektivigis multoblajn rondojn de ekspansio en Centra kaj Orienta Eŭropo, eroziante la strategian spacon de Rusio. Pro tio, Rusio sentas grandegan minacon de NATO.

Surface, la ukraia krizo estas kaŭzita de la streĉiĝo inter Rusio kaj Ukrainio, sed esence ĝi estas parto de la strategia ludo inter Rusio kaj Usono.

Ĉirilate al la ukraina problemo, ĉiuj partioj faras streĉan diplomatian mediacion. Oni rimarkas, ke male al Usono, kiu ĉie flamigas la flamojn, eŭropaj landoj estas pli singardaj. Franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana kanceliero Olaf Scholz vizitis Ukrainion kaj Rusion antaŭ nelonge, sed ambaŭ evitis la temon de aliĝo de Ukrainio en NATO. Videblas, ke eŭropaj landoj ne volas, ke la ukraina krizo daŭre disvastiĝas.

Dividu