En la du-olimpika urbo interpretiĝas la olimpika spirito

Xiong Publikigita: 2022-02-21 18:39:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 20a de februaro la 24aj Vintraj Olimpikoj kronis sin per sukceso en Pekino. De 2008, kiam Ĉinio realigis sian centjaran revon, ĝis 2022, kiam olimpikoj denove revenis al Ĉinio, Pekino fariĝis la urbo de duoblaj olimpikoj en la historio. Kvankam la kronvirusa pandemio furioziĝas pli ol du jarojn, tamen la Pekinaj Vintraj Olimpikoj sukcesis, kaj tio estas vaste aplaŭdita de la internacia komunumo.

Dr. Michael Borchmann, eksa direktoro de la Sekcio de Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj de Hesse, Germanio, kaj alta konsilanto de la Ĉina Internacia Investakcela Centro, diris en sia artikolo, ke Ĉinio oferis al la mondo brilajn, sekurajn kaj verdajn olimpikojn.

Urusov Volodymyr, vicprofesoro de historio en la Nacia Universitato Taras Shevchenko en Kievo, komentis, ke Ĉinio liveris superan sportan scenejon por olimpikoj, kaj la mondo sub la pandemio urĝe bezonis solenan sportkunvenon por sin animi. Tiun celon Ĉinio ja atingis.

La itala esploristo pri politiko, ekonomio kaj socio, Malika Ayane, rimarkigis, ke en la fermo oni refoje vidis la signojn, nome neĝoflokojn kaj ĉinajn nodojn, kiuj simbolas harmonion, solidarecon, pacon kaj amikecon. La venontaj vintraj olimpikoj okazos en 2026 en Milan-Cortina: du italaj knaboj rulas la Teron, kio estas alegorio por kuna kaj amika marŝado de ĉiuj mondaj popoloj. Kaj tio ree montras la gravecon de solidareco kaj komuna klopodo venki malfacilojn.

Dividu