Kial denove senkomparas la du-olimpika urbo?

Xiong Publikigita: 2022-02-21 20:28:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Tiu ĉi estas vere senkomparaj vintraj olimpikoj.” Tian takson faris Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, vespere de la 20a de februaro en sia ferma salutparolo de la Pekinaj Vintra Olimpikoj. La takso tute samas al tiu aldonita al la Pekinaj Someraj Olimpikoj antaŭ 14 jaroj. De 2008 ĝis 2022, de la Pekinaj Someraj Olimpikoj ĝis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Ĉinio efektive pruvis sin esti firma strebanto kaj praktikanto de la olimpikaj idealoj.

Kial denove senkomparas la du-olimpika urbo? Tio unue dependas de tio ke Ĉinio plenumis sian promeson oferi al la mondo “simplan, sekuran kaj brilan” sportsolenaĵon kaj lasi brilanta la olimpikan spiriton de “pli rapida, pli alta, pli forta – pli solidara”.

Dum 17 tagoj preskaŭ ĉiutage okazis kortuŝaj rakontoj prezentantaj respekton kaj amikecon. Tio ne nur igis la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn pli varmaj, sed krome la olimpikan spiriton pli luma.

Ekster la konkursoj estas pli ol 300 milionoj da ĉinoj, kiuj partoprenas en la vintraj sportoj, kaj pro tio Ĉinio iĝis la lando de vintraj sportoj, kaj per tio malfermiĝis la nova epoko de vintraj sportoj en la mondo. Laŭ la antaŭkalkulo de la Internacia Olimpika Komitato, la merkata valoro de vintraj sportoj en Ĉinio, ĝis la jaro 2035, atingos 150 miliardojn da usonaj dolaroj, kio alportos grandegan akcelon al la tutmondaj vintraj sportoj.

Samtempe kun tio, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj lasis la mondon vidi la bildon de Ĉinio, kiu estas plena de sunradioj, memfido kaj espero. Tio estas trezora “olimpika heredaĵo” por la mondo.

Dividu