Por solvi la ukrainan krizon necesas intertraktado pri paco

Xiong Publikigita: 2022-02-22 22:17:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de februaro la situacio en orienta Ukrainio ŝanĝiĝis draste.

Tiutage Rusio deklaris rekoni du “respublikojn” en orienta Ukrainio. Tuj poste Usono proklamis financajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj ankaŭ iuj okcidentaj landoj esprimis sekvi tiujn sankciojn. En la Sekureca Konsilio de UN oni kunvokis urĝan kunvenon pri Ukrainio, kaj tie Ĉinio alvokis ke ĉiuj partioj retenu sin por eviti ian ajn agon, kiu eble intensigus la situacion jam streĉitan.

Ke la situacio de Ukrainio evoluis en tian gradon, tio rezultis el multaj kompleksaj elementoj. Interalie Usono ludis rolon de verŝo de oleo sur la fajron. Lastatempe Vaŝtingtono senĉese disvastigis la tielnomatan informon ke Rusio “invados” Ukrainion. Tio estas nenio alia, ol verŝo de oleo sur la fajron.

Antaŭ nelonge la germana ĉefministro Olaf Scholz diris, ke fronte al danĝero de milito, kiu eble denove okazus en Eŭropo, diplomatiaj rimedoj ankoraŭ estas vojo por solvi la problemon de Ukrainio. La ukraina prezidento Vladimir Alexandrovich Zelensky emfazis, ke la tielnomata famo, ke Rusio baldaŭ ekmilitos kontraŭ Ukrainio, nun domaĝas la ekonomion de Ukrainio kaj la vivadon de la ukrainaj civitanoj.

Por volvi la krizon la plej bona rimedo estas intertraktado anstataŭ verŝo de oleo sur la fajro. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio, Ĉinio havas konsekvencan starpunkton pri la problemo de Ukrainio: konvena prizorgo de iu ajn lando pri la sekureco devas esti respektata, kaj la celoj kaj principoj de Ĉarto de UN devas esti konservataj.

En la 58a Munkena Sekureca Kunveno, lastatempe okazinta, Ĉinio montris, ke ĉe la problemo de Ukrainio ĉiuj partioj kiel eble plej rapide revenu sur la originan punkton de Nova Minska Interkonsento.

Dividu