Ĉinio: dirite, farite – kontraŭ vendo de armiloj fare de Usono al Tajvano

Xiong Publikigita: 2022-02-24 13:42:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lige al tio ke lastatempe Usono proklamis vendi armilojn al Tajvano, regiono de Ĉinio, iom pli frue ol tiu ĉi tempo Ĉinio decidis fari kontraŭsankciajn rimedojn al du usonaj armeaj entreprenoj, kiuj partoprenis en la vendo de armiloj al Tajvano. Ĉe siaj ŝtataj suvereneco kaj sekureco Ĉinio neniel estas ŝancelita: dirite, farite.

Duonmonaton antaŭe Usono decidis vendi al Tajvano “IESP (International Engineering Services Program)” kaj ”FSP (Field Surveillance Program)” kun valoro de ĉ. cent milionoj da usonaj dolaroj. Tio estas la dua vendo de armiloj al Tajvano post kiam ĉi tiu usona registaro posteniĝis. La vendo serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la regulojn de la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono kaj precipe de la “bulteno de la 17a de aŭgusto (en 1982)” kaj formas gravajn damaĝojn al la suvenereco kaj sekurecaj interesoj de Ĉinio kaj al la paco kaj stabileco de la Tajvana markolo. En tiu vendado usonaj armeaj entreprenoj profunde ligas sin kun sia registaro kaj de tio profitas. Ili ludas ege malbonan rolon.

Lasttempe Usono konstante eligis erarajn signalojn al la tajvanaj secesiaj fortoj. De la deklaro vendi armilojn al Tajvano ĝis la aldono de multaj rimedoj altigi “memdefendan kapablon” de Tajvano en la nacidefenda buĝeto por 2022 de la usona registaro, ĉio tio farita de Usono serioze minacas la pacon kaj stabilecon de la Tajvana markolo.

Usono ripete rompas sian politikan promeson al Ĉinio kaj fariĝis la plej granda sabotanto. Sed kiel ajn Usono kaj Tajvano koluzias inter si, ili tamen ne povas bari la historian tendencon ke la du bordoj unuiĝos nepre.

Tajvano, de kiam ĝi ekzistis, estas parto nedisigebla de la ĉina teritorio. La principo de unu Ĉinio estas la universala kono de la internacia komunumo kaj la normo kune rekonita de la mondo. Usono kaj ĝiaj armeaj entreprenoj devas observi la principon de unu Ĉinio, ĉesi vendi armilojn al Tajvano kaj rilati al ĝi militafere. Se Usono daŭrigos sian ludon kun fajro, Ĉinio nepre prenos necesajn rimedojn kontraŭ ĝi, firme protektante siajn suverenecon kaj sekurecajn interesojn.

Dividu