Ĉinio subtenas intertraktadon inter Rusio kaj Ukrainio por solvado de demando

Yu Publikigita: 2022-02-26 17:11:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto diris vendrede en telefona konversacio kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin, ke Ĉinio decidas sian pozicion surbaze de la meritoj de la ukraina demando mem, kaj oni devas forĵeti la pensmanieron de la Malvarma Milito, atenti kaj respekti raciajn zorgojn de ĉiuj landoj pri sekureco, kaj formi ekvilibran, efikan kaj daŭrigeblan eŭropan mekanismon pri sekureco per intertraktado. Ĉinio subtenas Rusion kaj Ukrainion solvi la demandon per intertraktado. Putin esprimis sian volon komenci altnivelan intertraktadon kun la ukraina flanko.

Tio estas tre grava interparolado kaj la lasta klopodo farita de Ĉinio por politika solvado de la ukraina demando. Antaŭe, en telefona konversacio kun franca prezidento Emmanuel Macron, Xi emfazis, ke ĉiuj koncernaj partioj devas sekvi la ĝeneralan direkton de politika solvado, plene uzi multflankajn platformojn, inkluzive de la normandia mekanismo, kaj serĉi ampleksan solvon de la ukraina demando per dialogo kaj konsiliĝo. Ankaŭ ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj telefone konversaciis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj usona ŝtatsekretario por ekspliki la pozicion de Ĉinio. La klopodoj de Ĉinio por antaŭenigo de paca intertraktado pri la ukraina demando liveris solvon por politika traktado de la ukraina demando kaj reflektis la respondecon de granda lando.

Samtempe la telefona interparolado inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Rusio ankaŭ eligas gravan informon: kvankam eksplodis milita konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, restas malfermita la fenestro por solvado de la demando per dialogo. Rusio diris ĵaŭde, ke se Ukrainio pretas intertrakti pri neŭtrala statuso kaj ne-aranĝado de armiloj en sia teritorio, Rusio volas intertrakti kun ĝi. Dum la telefona konversacio kun Xi, Putin refoje esprimis la volon de Rusio pri intertraktado. Pli frue en tiu tago, ukraina prezidento Volodymyr Zelenskyy diris, "Ni ne timas intertraktadi kun Rusio. Ni pretas traktadi pri ĉiuj aferoj".

Laŭ freŝaj novaĵoj, Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris, ke Putin pretas sendi rusan delegacion al Minsko por intertrakti kun la ukraina delegacio. La internacia komunumo atendas, ke Rusio kaj Ukrainio estu trankvilaj kaj raciaj kaj serĉu pacan solvon per intertraktado. La fundamenta pozicio de Ĉinio pri respekto al la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj kaj observado de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN estas konsekvenca. Ĉinio plu klopodos laŭ sia maniero por akceli pacan intertraktadon kaj antaŭenigi politikan solvadon de la ukraina demando.

Dividu