Bildo de Usono kiel “ĉampiono de homaj rajtoj” disfalis en 2021

Yu Publikigita: 2022-03-01 20:38:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ freŝa opinisondo en Usono, pli ol duono de la usonanoj opinias, ke 2021 estas "la plej malbona jaro de ilia vivo". Ĉi tio estas la voĉo de la usona popolo kaj reflektas la pluan malboniĝon de la situacio de homaj rajtoj en la lando.

Politika manipulado kaŭzis akran kreskon de la mortoj pro KOVIM-19; falsa demokratio tretis la politikajn rajtojn de la popolo; diskriminacioj kaj atakoj kontraŭ etnaj minoritatoj, precipe homoj de azia deveno, fariĝis pli furiozaj; kaj unuflankaj agoj kaŭzis humanecan katastrofon tra la mondo. La Raporto pri Atenco al Homaj Rajtoj en Usono en 2021, kiun Ĉinio publikigis lunde, montras per detalaj kaj ekzaktaj donitaĵoj kaj granda nombro da kazoj, ke Usono ne haltigis malbonajn agojn pri homaj rajtoj, sed havis pli da homrajtaj ŝuldoj en la pasinta jaro.

Inter ĉi tiuj registroj, la fiasko en la batalo kontraŭ la epidemio estas granda ironio de la "homaj rajtoj" de Usono. Pasintjare en Usono, 34,51 milionoj da konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 estis raportitaj, kaj la nombro de mortokazoj atingis 480 milojn, pli multe ol en 2020. Ambaŭ ciferoj estis la plej grandaj en la mondo.

2021 estas ankaŭ la jaro, en kiu la bildo de Usono kiel “ĉampiono de homaj rajtoj” komplete disfalis sur la internacia scenejo. De la eksplodo de tumultoj ĉe la Kapitolo de Vaŝingtono en januaro, ĝis la hasta retiro de soldatoj el Afganio en aŭgusto, kaj poste ĝis okazigo de la tiel nomata "pintkunveno pri demokratio" en decembro, ĉiuj reflektis rapidan falon de la “prestiĝo de usonstilaj homaj rajtoj”.

Usonaj politikistoj devas demeti la ŝildon de "homaj rajtoj" kaj rigardi sin en la spegulo. Kiel diris Stephen Walt, profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato de Harvard, Usono "devas unue solvi la enlandajn problemojn kaj repensi kiel havi traktadon kun aliaj landoj".


Dividu