Pekinaj Vintraj Paralimpikoj reflektas atingojn de Ĉinio pri homaj rajtoj

Ĝoja Publikigita: 2022-03-04 14:01:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficiale inaŭguriĝos la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, 2022, vendrede vespere.

Pekino refariĝos la mondnivela scenejo, kie sportistoj strebos kaj superos sin mem. Andrew Parsons, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, diris, ke estas zorgemaj kaj detalaj servoj de volontuloj de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, "El ili ni sentas gastamon de la ĉina popolo."

Fakte oni vidas la ĉinstilan varmecon el Shuey Rhon Rhon, la maskoto de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, kiu kun la formo de ĉina tradicia lanterno simbolas "inkluzivecon kaj kunfandiĝon". Kaj ĝia brila naturo signifas briligi revon en koro kaj varmigi la mondon. Ĝiaj mildaj strekoj markas kreon de pli inkluziva mondo por handikapuloj kaj la belan deziron de konstruo de la komunumo de la homaro kun komuna estonto.

Intimeco kaj varmeco de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj estas miniaturo de kontinue disvolviĝanta para-sporto de Ĉinio. Lastatempe la ĉina registaro unuafoje publikigis blankan libron pri la progreso de la lando en disvolvado de sportoj por handikapuloj, kiu per detalaj donitaĵoj kaj abundaj kazoj montras rapidan altiĝon de para-sporta nivelo en Ĉinio kaj realigon de revoj de pli kaj pli da handikapuloj per sportoj.

Ĉina delegacio unuafoje partoprenis en Vintraj Paralimpikoj en 2002. Lastajn jarojn Ĉinio kuraĝigis handikapulojn partopreni en sportoj per multaj rimedoj, precipe la sukcesa peticio de organizo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Ĉinio gajnis la unuan oran medalon, ankaŭ la unuan medalon en la historio de Vintraj Paralimpikoj en Vintraj Paralimpikoj de Pyeongchang, Sud-Koreio, 2018. En la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj la 96 membroj de la ĉina delegacio partoprenos en konkursoj 73 de ĉiuj ses programoj. La skalo estas plej granda, la nombro de sportistoj plej multa kaj konkursoj partoprenataj plej abundaj.

Para-sporto estas spegulo reflektanta rimarkindajn atingojn de Ĉinio respekti kaj garantii rajtojn kaj interesojn de handikapuloj.


Dividu