La ĉina ekonomio ankoraŭ estas la stabiligilo de la tutmonda ekonomio

Xiong Publikigita: 2022-03-05 19:10:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5an de marto malfermiĝis la jara sesio de la Ĉina Tutlanda Kongreso. En la raporto pri registaraj laboroj, prezentita al la sesio por ekzameni, oni resumis la evoluajn atingojn de 2021, kaj faris aranĝon pri ĉefaj taskoj de 2022, eksplicite emfazante stabiligi la kreskadon.

Por Ĉinio 2021 estas signifa jaro. Malgraŭ multaj diversspecaj riskoj kaj defioj, la ĉina ekonomio ankoraŭ refortiĝis kaj disvolviĝis, kaj la tutjaraj ĉefaj celoj kaj taskoj estis plenumitaj. Estas menciinde, ke la totala kvanto de la ĉina ekonomio estis 114,4 duilionoj da juanoj. Tio okazis neniam en la evolua historio de monda ekonomio.

Tia noto venis malfacile. Tio signifas ne nur ke la ĉina ekonomio estas elasta kaj forta en rezisto kontraŭ riskoj, sed krome ke la planoj de la ĉina registaro estas bone plenumitaj en la prevento kontraŭ la pandemio kaj en la ekonomia kaj socia disvolvado.

En la pasinta jaro la ĉina malneta enlanda produkto kreskis je 8,1%. Fone de la nuna situacio: la tutmonde daŭranta pandemio kaj necerteco de la ekstera medio, Ĉinio fiksis la celon de malneta enlanda produkto de 2022 je 5,5%, kiu estas konforma al la realo kaj karakterizita per “stabileco”.

Kiel due plej granda ekonomio en la mondo, Ĉinio klopodos plenumi la tutjarajn celojn kaj taskojn, kaj krome faros pli da kontribuoj por refortigi la tutmondan ekonomion kaj por igi sin esti stabiligilo de la tutmonda ekonomio.

Dividu