La du sesioj de Ĉinio estas demokratia solenaĵo

Xiong Publikigita: 2022-03-09 20:20:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La decidoj faritaj en la ĉi-jaraj du sesioj, same kiel antaŭe, enkorpigas la dezirojn de la ĉinaj popolamasoj, kiuj siavice kontribuas al la du sesioj.” La brita verkisto kaj politika komentisto, Carlos Martinez, opiniis, ke la du sesioj de Ĉinio, bazitaj sur leĝoj, estas eksterordinara modelo de la socialisma demokratio.

La du sesioj de Ĉinio, kiuj okazas ĉiujare, estas grava fenestro tra kiu la ekstera mondo esploras la kvaliton de la ĉina demokratio. En ĉi-jaraj du sesioj troviĝas ĉirkaŭ 5 000 membroj de la Nacia Popola Kongreso kaj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiuj kolektiĝas en Pekino por interkonsiliĝi. Tio estas praktiko de la ĉina demokratio kaj ankaŭ grava sistema aranĝo per kiu efektiviĝas la popoldemokratio en ĉiu proceso.

Ĉu iu lando estas demokratia aŭ ne, tio dependas de tio, cŭ la popolo estas mastro aŭ ne. La ĉina reganta partio tenas sin ĉe la ideo, tio estas, “popoldemokratio en ĉiu proceso”, ekzemple do en la proceso de elekto, interkonsiliĝo, decido, administrado kaj kontrolo. Tiu sistemo komplete montras la esencon kaj kernon de la ĉina demokratio – la popolo rolas kiel mastro.

Pri tio, ĉu iu demokratio estas bona aŭ ne, nur la popolo havas parolan rajton. Januare de la kuranta jaro la plej granda opinisonda kompanio en la mondo Edelman publikigis raporton pri tutmonda konfideco, en kiu la konfideco de la ĉinaj civitanoj al ties registaro atingis 91%, kaj dum la sinsekvaj dek jaroj la takso pri Ĉinio estis la plej alta en la sfero de la mondo. Tio estas vera reflektiĝo pri la ĉina demokratio kiu estas apogita de forta viveco.

Dividu