Estas tempo por Eŭropo elsalti el la “kaptilo de Usono”

Xiong Publikigita: 2022-03-10 20:07:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de marto laŭ la loka tempo, la usona Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone aprobis akton malpermesi importon de petrolo, naturgaso kaj karbo el Rusio. Tio estas la plej severa sankciumo ĝis nun faritan de Usono kontraŭ Rusio. Pri tio eŭropaj retanoj suspiris: ĉu ĝi celas sankciumi Rusion? Evidente ke “Usono sankciumas Eŭropan Union mem”!

Tia diraĵo de la retanoj ne malgravas. Post kiam erupciis la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Usono, ne konsiderante la historiajn kialojn de la ukraina problemo kaj sian agitadon ke NATO etendiĝu orienten, unuigis siajn eŭropajn aliancanojn kaj faris plurajn sankciojn kontraŭ Rusio. Kaj ĉi ĉio pli multe intensigis la jam streĉitan situacion. Sed misuzado de sankcioj estigis malbonajn rezultojn, kaj en tio Eŭropo trovis ke ĝi mem ja estas unu el la viktimoj.

“Milionoj da homoj havos neniun elekton kaj al ili restos nur malsato kaj malvarmo”, lastatempe vespiris unu brita retano en socia mesaĝejo. Nun la energia prezo draste leviĝas, kio suferigas eŭropajn popolanojn.

Eŭropo alfrontos problemojn el ne nur energio, sed ankaŭ el nutraĵo. Ukrainio estas taksita kiel “grenejo de Eŭropo”. Kun la malboniĝo de la situacio granda nombro da ukrainoj fluas dise al ĉirkaŭaj landoj, kaj tio alportas novan defion al Eŭropo, kie jam pleniĝas rifuĝintoj el Meza Oriento.

Praktiko pruvis, ke sankcioj solvas nenion, ili kaŭzos nur malgajnon al ambaŭ aŭ eĉ multaj flankoj kiel en ekonomio, same tiel en politiko. Eŭropo devas, el siaj interesoj, rekte rigardi la originon de la krizo en la problemo de Ukrainio, prudente fari persvadon al pacintertraktado, formi ekvilibran, efikan kaj daŭripovan kadron por eŭropa sekureco. Tio ja estas ĝusta vojo al vera sekureco de Eŭropo por eterne.

Dividu