Refoje eksponiĝas malluma Usono en ukrainaj biolaboratorioj

Xiong Publikigita: 2022-03-11 21:02:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la raporto de eksterlanda amaskomunikilo, antaŭ nelonge la Monda Organizaĵo pri Sano konsilis, ke Ukrainio detruu la altdanĝerajn patogenojn deponitajn en sialanda publiksana laboratorio por evitigi likon de la mikroboj pro la militfajro kaj danĝerigon de homamasoj. Lige al tio ke pli frue la rusa armeo malkovris la militan bioplanon financitan de Usono en la tero de Ukrainio, la internacia komunumo sinsekve faris dubojn: kion efektive Usono faras?

Laŭ la plej nova informo publikigita de la rusa Nacidefenda Ministerio en la 10a de marto, Usono kaj ĝiaj nataj aliancanoj faris esploradon pri bioarmiloj. La rusa flanko asertis ankaŭ, ke Usono faris biomilitajn aktivecojn en Ukrainio, “simile kiel la japana trupo 731 faris dum la dua mondmilito”. Se la informo estus vera, Usono do devus bone klarigi, kion tiuj projektoj reale celas?

La rusa flanko malkaŝis ankaŭ, ke Usono iam faris bioarmilian projekton per vespertoj en ukraina laboratorio, kaj estis konfirmite ke pli ol ujoj kun vespertoj en si jam translokiĝis de la laboratorio de Kharkov en Ukrainio eksterlanden. Nikolin, eksa membro de la Komitato de UN pri Kemiaj kaj Biologiaj Armiloj, notis, ke Ukrainio jam fariĝis “bioarmila eksperimentejo de Usono”.

Konsidere la sanon de la mondloĝantoj, la Monda Organizaĵo pri Sano havas neceson por organizi internaciajn fakulojn por fari kontrolon al biolaboratorioj en Ukrainio kaj aliaj lokoj de la mondo. Usono devas plenumi sian internacian devon kaj akcepti la kontrolon farotan de grupo el pluraj flankoj.

Dividu